Ĝanakoĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ormino de Ĝanakoĉo ĉe Cajamarca, Peruo.

Ĝanakoĉo aŭ en hispana Yanacocha (en kahamarka keĉua: yana = "nigra, malhela", qucha = "lago, lageto")[1] estas ormino en la Departemento Kaĥamarkio de Nordaj Altaj Teroj, nome la plej malriĉa provinco de Peruo.[2] Konsiderita la kvara plej granda ormino en la mondo, ĝi produktas 0.97 milionojn da uncojn de oro en 2014.[3] La subĉiela mino de 251 kvadrataj kilometroj estas situa je ĉirkaŭ 30 kilometroj (14 km laŭ rekta linio) norde de Kaĥamarkio, en alta pampo, super la akvobaseno. Ĝanakoĉo estas administrata de la entrepreno kun sidejo en Denver, Koloradio, Usono, nome Newmont Mining Corporation, nome la dua plej granda orminada firmao en la mondo kaj de Buenaventura, nome perua kompanio. La International Finance Corporation (IFC) havas 5% de investado de 150 milionoj de usonaj dolaroj por mindisvolvigo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Vokabular / Simi Taqe / Simi Taqi / Simikuna / Shimikuna" Wortschatz, gesammelt von Philip Jacobs; runasimi.xls; http://www.runasimi.de/main-de.htm
  2. Ben Hallman and Roxana Olivera (15a de Aprilo 2015). Gold Rush - How The World Bank Is Financing Environmental Destruction. Huffington Post. Alirita 5a de Majo 2016.
  3. Vladimir Basov (16a de Junio 2015) world’s top 10 gold mines Gold mining.com

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Anaya, R. (2001). "Acute elemental mercury poisoning in three locations of the department of Cajamarca-Peru. In: Toxicology, Volume 164, Issue (1-3): p. 1-266, p. 69.

Koordinatoj: 6° 58′ 49″ Sudo 78° 30′ 18″ Okcidento / 6.98027 °S, 78.50487 °U / -6.98027; -78.50487 (mapo)