Ĉirkaŭa spaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En matematiko, aparte en geometrio kaj topologio, ĉirkaŭa spaco estas la spaco ĉirkaŭbaranta matematikan objekton. Ekzemple, linio povas esti studita en izolado, aŭ ĝi povas esti studita kiel objekto en du-dimensia spaco - en ĉi tiu okazo la ĉirkaŭa spaco estas la ebeno, aŭ kiel objekto en tri-dimensia spaco - en ĉi tiu okazo) la ĉirkaŭa spaco estas tri-dimensia. Por vidi kial ĉi tio povas esti grava, konsideru frazon "Linioj kiuj ne intersekciĝas estas paralelaj." Ĉi tiu frazo estas vera se la ĉirkaŭa spaco estas du-dimensia kaj malvera se la ĉirkaŭa spaco estas tri-dimensia, ĉar en la lasta okazo la linioj povis esti ne paralelaj deklivaj linioj.