Saltu al enhavo

Ĉintamanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉintamanio
Tradukoj de
चिन्तामणि cintāmaṇi
Sanskrite चिन्तामणि cintāmaṇi
Terminaro de Budhismo
vdr

Ĉintamanio estas gemo, kiu realigas dezirojn en hinduismo kaj budhismo.

En budhismo[redakti | redakti fonton]

En budhismo ĝi estas portita de la bodisatvoj Avalokiteŝvaro kaj Kŝitigarbo. En tibeta budhismo, ĝi estas kelkfoje reprezentita kiel luma perlo.[1]

En hinduismo[redakti | redakti fonton]

En hinduismo, ĝi estas ligita al la dioj Viŝnuo kaj Ganeŝo. La Yoga Vasistha, verkita en la 10-a jarcento, havas rakonton pri la ĉintamanio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Donkin, R. A.. (1998) Beyond price: pearls and pearl-fishing : origins to the Age of Discoveries (angle). American Philosophical Society, p. 170. ISBN 978-0-87169-224-5.
  2. Venkatesananda, Swami. (1984) The Concise Yoga Vāsiṣṭha (angle). Albany: State University of New York Press, p. 346–353. ISBN 0-87395-955-8. OCLC 11044869.
La bodisatvo Kŝitigarbo kun la gemo.