|
|
Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto!
Vikipedio estas projekto por la konstruo de libera reta enciklopedio en multaj lingvoj. Ĉiu povas kontribui per sia scio. Ekde novembro 2001 tiel estiĝis 101 658 artikoloj en la esperantlingva versio.
Ĉiuj — inkluzive de ĉiu leganto — povas redakti ĉiun artikolon, korekti lingvajn erarojn, pligrandigi artikolojn, skribeti, aŭ skribegi. La oftaj demandoj klarigas kiel redakti paĝon kaj aliaĵojn. En la paĝo lastaj ŝanĝoj aperas ĉiuj ŝanĝoj. Ĉiu povas kontribui libere, ĉar Vikipedio estas komunuma projekto, ne finita verko, kaj ĝi senĉese ŝanĝiĝas. Se vi ŝatas kunlabori pri iu certa temo, superrigardu nian portalejon, kie estas listitaj ĉiuj temaj portaloj. Tiuj, kiuj taksas Vikipedion altkvalita malgraŭ ĝia libera redaktado, skribis respondojn al kritikoj.
|
|
|
|
Artikolo de la semajno
La vilao Hügel, situanta en la sudo de Essen, estis konstruita en 1873 de Alfred Krupp kaj malnovtempe estis la reprezenta kaj ceremonia loĝejo de la industriista familio Krupp. La vilao disponas 269 ĉambrojn kaj 8100 m² da loĝata kaj uzata areo : la parko de la vilao etendiĝas sur 28 hektaroj, sur elstara loko super la Ruhr-valo kaj la lago Baldeney. La konstruaĵon nuntempe administras la Kulturstiftung Ruhr (regiona kulturfondaĵo), kiu okazigas tie periodajn eventojn kiel koncertojn aŭ ekspoziciojn. Krom tiuj okazaĵoj, la vilao Hügel estas vizitebla ĉiutage dum la malfermhoroj.
La konstruado de la vilao Hügel rezultas el la ŝanĝoj spertitaj de la firmao Friedrich Krupp AG. En 1862, Alfred Krupp ekadministris la firmaon laŭ nova prokursistemo. Per tio, li intencis limigi sian rolon en la ege kreskinta firmao al la plej strategiaj decidoj kaj al observado. Krupp ĝis tiam loĝis proksime al la firmao : pro sia nova vivmaniero kaj sia "emeritiĝo", ankaŭ sian loĝlokon li decidis ŝanĝi. Legu pli...
Pasintaj artikoloj de la semajno : Charles Lemaire, D. B. Cooper, Kio? Kie? Kiam? (sporta varianto)
|
|