Ĉank-inkaa milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ĉank-inkaa milito estas duonfabela milito kiu okazis, proksime de 1438, inter la Ĉankaoj, potenca popolo de la regiono de Andahuajlas, kaj la inkaoj de Kuzko. Ĝi estis la fina konflikto inter tiuj du etnoj.

Post unua venko dum la atako al Kuzko, la inkaoj pasis al la ofensivo kaj venkis definitive la Ĉankaojn dum la batalo de Ĝahuar Pampo.

La milito kontraŭ la Ĉankaoj aktivigis la ekspansion de la inkaa distingo. Tiu konflikto permesis al Paĉakuti preni la povon kaj faligi sian duonfraton Urko, la kun-reganto de la inkaoj. Tamen la efekto de la milito estis ĝenerale troigita de la inkaa reganta kasto, kiu faras de Paĉakutek la pratipo de siaj filozofiaj komencoj. Paĉakutek, kies nomo signifas «renverso» aŭ «revolucio», estas la figuro kiu plenumis la transiron de la kaoso al la ordo ĝeneraligita. Tiu nova erao, aŭ paĉa, estas reprezenta de la Inkaa imperio, nome la Imperio de la inkaoj. Tiel lia regado montras la sencon de la inkaa historio.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Dum la regado de Virakoĉa Inka, la Ĉankaoj forlasis siajn terojn, pretaj por konkeri Kuzkon, forirante de Paukaraj kaj, laŭ la tradicioj de Andoj, dividante siajn fortojn en tri armeojn. Unu iris al Kuzko, dum la du aliaj estas komisiitaj konkeri Kunti Suju.

Atako al Kuzko[redakti | redakti fonton]

La ĉankaaj fortoj, gviditaj, laŭ Pedro Cieza de León, de la generaloj Astoj Huaraka kaj Tomaj Huaraka, kiuj certaj pri sia venko, atakis tiam la urbon Kuzko. Tamen, post longaj bataloj, estis la inkaoj kiuj, kontraŭ ĉiu atendo, forpuŝis la Ĉankaojn ĝis la vilaĝo Iĉupampa. Sed Kusi Jupanki volis neniigi liajn potencajn malamikojn kaj la inkaojn eniris en la teritorion de la Ĉankaoj kun la celo venki ilin porĉiame.

Batalo de Jahuar Pampo[redakti | redakti fonton]

Tiel la inkaoj eniris en la teritorion de la Ĉankaoj. La kontraŭstaro, kiu okazis ĉe Iĉupampa, Saksahuana, kaj Jahuar Pampo, estis sangelverŝa fina kontraŭstaro inter tiuj du etnoj, de kie la nomo Jahuar Pampo signife «sangokamparo», engaĝiĝante plurajn milojn de militistoj. Post tiuj longaj kontraŭstaroj, estis la inkaoj kiuj finfine venkis super siaj potencaj malamikoj. Tiu venko donis la finan baton al la etno ĉe Ĉankaoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Guerre inca-chanca en la franca Vikipedio.