Saltu al enhavo

Étienne Chouard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Étienne Chouard
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1956 (1956-12-21) (67-jaraĝa)
en 16-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Université Paris-Nanterre - juro
Lycée Janson-de-Sailly Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 4
Parencoj Henri Prat (en) Traduki (avo)
Pierre Chouard (en) Traduki (patro) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politika aktivisto
paraglider pilot (en) Traduki
blogisto
instruisto
ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.chouard.org/
vdr

Étienne Chouard (naskiĝis la 21an de decembro 1956[1] en Parizo) estas franca instruisto, profesoro pri ekonomiko kaj juro en gimnazio en Marsejlo, Francio. Precipe konata kiel blogisto, li iĝis fama okaze de la 2005-a kampanjo pri la franca referendumo por la Traktato pri Estigo de Konstitucio por Eŭropo, argumentante por la "Ne".

De tiam Étienne Chouard, kiu deklaras " serĉi la ĉefan kaŭzon de la socialaj maljustaĵoj "[2], studas diversajn demokratiajn sistemojn kaj konstituciojn. Li defendas, inter alie, la sistemon de lotado[3] kaj subtenas, ke nova konstitucifara asembleo devus esti bazata sur tia metodo. Li ankaŭ defendas la popoliniciaton[4] kaj subtenas, ke la vera universala voĉdonrajto estas la rekta baloto de la leĝoj fare de la civitanoj[5],[6]. Li kvalifikas la Eŭropan Union terura kaptilo[7] kiu devigas « instituciigan senlaborecon »[8], kaj ofte diskonigas, kiel « mona dronigado », la forlason de la publika mona emisio al la privataj bankoj[9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chouard, Étienne (1956-….), notice d'autorité personne n° FRBNF12926776, catalogue général de la BnF. Kreita la 10an de marto 1992, ĝisdatigita la 2an de junio 2005. Konsultita la 9an de oktobro 2009.
  2. "Étienne Chouard : Chercher la cause des causes", TEDxRepubliqueSquare, 22 mars 2012
  3. http://www.agoravox.tv/actualites/citoyennete/article/etienne-chouard-chercheur-en-cause-34772
  4. http://etienne.chouard.free.fr/Europe/RIC.php
  5. « La nura universala voĉdonrajto akordigebla kun demokratio inda je tiu nomo, estas la REKTA baloto de la ĉeestantaj civitanoj en la Asembleo, municipo post municipo. » http://www.agoravox.fr/auteur/etienne-chouard
  6. « Per tiu FALSA 'universala voĉdonrajto', ni elektas mastrojn anstataŭ baloti niajn legojn » https://twitter.com/Etienne_Chouard/status/316977656631545856
  7. http://www.voltairenet.org/article154208.html
  8. http://etienne.chouard.free.fr/Europe/forum/index.php?2011/06/22/130-uelutte-contre-l-inflation-prioritairechomage-institutionnalise-etes-vous-d-accord
  9. « C’est incroyable, vraiment incroyable. Nos gouvernements ont totalement abandonné la création monétaire aŭ banques privées. » http://etienne.chouard.free.fr/Europe/