Saltu al enhavo

Ágoston Kollányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágoston Kollányi
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1913 (1913-11-06)
en Esztergom
Morto 7-an de majo 1988 (1988-05-07) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 36/2-1-131 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1935)
Universitato de Dramo kaj Filmo (–1945) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infanoj Ágoston Kollányi, Jr. (en) Traduki, Judit Kollányi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ágoston KOLLÁNYI [Agoŝton kolAnji], hungare Kollányi Ágoston, Esperante Aŭgusteno Kollányi estis hungara reĝisoro.

Ágoston Kollányi naskiĝis la 6-an de novembro 1913 en Esztergom - mortis la 7-an de majo 1988 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágoston Kollányi akiris diplomon pri matematiko-fiziko en universitato, poste li frekventis aktoran akademion pri reĝisorado en Budapeŝto. En 1947 li faris reklamajn filmojn. Post 3 jaroj li ekhavis taskojn por produkti sciencajn-edukajn filmojn. En tiu fako li estis tutmonde konata, en 1956 li ricevis premion en Cannes. Li ricevis premion Kossuth en 1958, poste ankaŭ aliajn 2 premiojn.

Liaj reĝisoraĵoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • sennombraj kinejaj filmoj (plej ofte mallongaj filmoj), ekzemple Beszélnek a színek (Parolas la koloroj), 1953; Aggtelek, 1954; Kati és a vadmacska (Katenjo kaj la sovaĝkato) (escepte longa filmo), 1955; István Szőnyi, 1957; Monguzok szigete (Insulo de mungotedoj) (kun helpo de Jugoslavio), 1958; Ének a vasról (Kanto pri fero), 1963; Mindenki a holdra néz Ĉiuj rigardas la Lunon), 1969; A természet geometriája (Geometrio de la naturo), (1974); Színház Győrben (Teatro en Győr), 1978; Álmodik az állatkert (Sonĝas la bestoĝardeno), 1984; Ünnep Esztergomban (Festo en Esztergom), 1987

Fontoj[redakti | redakti fonton]