Ágoston Haraszthy
Ágoston Haraszthy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Agoston Haraszthy | |||||
Naskonomo | Haraszthy Ágoston | ||||
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1812 en Peŝto | ||||
Morto | 6-an de julio 1869 (56-jaraĝa) en Corinto | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Loĝloko | Baĉka • Viskonsino • San-Diego • San-Francisko • Sonoma vd | ||||
Ŝtataneco | Usono • Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Eleonóra Dedinszky vd | ||||
Infanoj | Géza Haraszthy vd | ||||
Parencoj | Natalie Kingston vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | vinkultivisto • politikisto • Pioniro vd | ||||
Laborkampo | vinkultivado vd | ||||
Aktiva en | Sakramento vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ágoston Haraszthy [Agoŝton harasti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Haraszthy Ágoston estis hungara-usonana aventuristo, negocisto, fondinto de vitkulturo en Kalifornio.
Ágoston Haraszthy [1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1812 en Pest (urbo), li mortis la 6-an de julio 1869 en Nikaragvo en Corinto?. (Estas fontoj pri naskiĝo en Futak.)
Biografio[redakti | redakti fonton]
Pri junaĝo de Ágoston Haraszthy estas kontraŭdiraj priskriboj. Ŝajnas, li studis juron, poste li komencis politikadi. Tutcerte li edziĝis en 1833, baldaŭ li havis 7 gefilojn. Tiutempe li estis subnotario, iom post li havis konflikton kun la regantaj Habsburgoj. Li komencis vojaĝadi komence al Britio, poste al Usono. En 1840 (aŭ en 1844) li vojaĝis jam kun la plena familio al Viskonsino, kie li fondis vilaĝon. Baldaŭ li vojaĝis al aliaj regionoj de Usono (li parolis eĉ kun prezidanto John Tyler), poste li mallonge revizitis Hungarion. Reveninta kun pluraj parencoj al Viskonsino li okupiĝis pri diversaj negocoj (vitkulturo, vaporŝipo, bredadoj) sen grandaj sukcesoj. En 1849 la familio translokiĝis al San-Diego, kie li denove faris plurajn negocojn. En 1850 li estis elektita policano (sheriff), poste policestro. En 1851 li estis elektita parlamenta deputito de Kalifornio, tial li translokiĝis al la tiama ĉefurbo Vallejo. Baldaŭ li okupiĝis pri vitkulturo. Li aĉetis bienojn, en 1861 li portis el Eŭropo plurajn vitoplantojn kaj plantis ilin en siaj bienoj en Kalifornio, sed en 1867 li bankrotiĝis. Tamen tiu vitejo ankaŭ nuntempe funkcias. En la sekva jaro li vojaĝis al Nikaragvo, kie li okupiĝis pri sukerkanoj kaj rumoj. Li volis trairi riveron, kie li malaperis, supozeble krokodiloj manĝis lin.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Éjszakamerikai utazások (1844) - vojaĝopriskribo pri Usono
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- reliefa memortabulo en San Diego [2]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun fotoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-11-19 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
- [3] Arkivigite je 2008-07-24 per la retarkivo Wayback Machine angle