Saltu al enhavo

Pola Scienca Akademio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pola Akademio de Sciencoj)
Pola Scienca Akademio
akademio de sciencoj
erudicia societo
eldonejo de malfermita aliro
nacia akademio Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
fondodato 1951
Situo
Geografia situo 52° 13′ 54″ N, 21° 0′ 23″ O (mapo)52.231721.0064Koordinatoj: 52° 13′ 54″ N, 21° 0′ 23″ O (mapo)
lando Pollando
urbo Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco
Estraro
ĉefestro(j) Jerzy Duszyński (2015–) Redakti la valoron en Wikidata vd
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
filioj
vd
Pola Scienca Akademio (Varsovio)
Pola Scienca Akademio (Varsovio)
DEC
Map
Pola Scienca Akademio
vdr
Ĉefseĝo de la Pola Scienca Akademio en la Staszic-palaco
Konferenca Centro de la matematika instituto de la Pola Scienca Akademio en Będlewo

La Polska Akademia Nauk (PAN) (eo. Pola Scienca Akademio) estas ŝtata scienca establaĵo, kiu kaj prezentas la plej famajn sciencularanojn de Pollando kaj reton de komune administrataj ŝtataj sciencinstitutoj, kies celo estas la efektivigo de studoj je laŭeble alta nivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La PAN kreiĝis en la jaro 1951 ĉe la unua kongreso de la Pola Scienco transprenante la sovetan (stalinan) ekzemplon kiel kununuiĝo de la malnova Polska Akademia Umiejętności (Pola Akademio de Kono, PAU), de la Towarzystwo Naukowe Warszawskie (Varsovia Scienca komunumo) kaj de la Krakowskie Towarzystwo Naukowe (Krakova Scienca Komunumo) kiel pura scienca komunumo. Unue en la jaro 1960 ĝi estis transformita al centrala ŝtata institucio – funkcio, kiun ĝi ree perdis post la sistema ŝanĝo en 1990. La ŝtatan scienckontrolon transprenis anstataŭe la Komitet Badań Naukowych (Komitato por sciencaj studoj).

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Kiel scienca komunumo la PAN ne enhavas pli ol 350 laŭordajn membrojn. Krome korespondantajn membrojn ĝi ankaŭ enhavas. La membreco estas donata dumvive. La rajton, sugesti korespondantajn membrojn, havas la laŭordaj membroj kaj la sciencaj konsilioj de la universitatoj kaj membraj institutoj de la akademio. Novaj laŭordaj membroj estas elektataj per la ceteraj membroj se seĝoj malokupiĝas. Tute estas ĉirkaŭ 30 % de la membroj eksterlandaj scienculoj. Ĉiuj membroj kune kreas la ĝeneralasembleon, kiu elektas la prezidanton, la prezidion kaj la estrojn de la diversaj eroj kaj de la komitatoj.

Kiel reto de institutoj la PAN enhavas kelkajn dekduojn da tiaj establaĵoj el ĉiuj sciencaj regionoj. La financadon de la institutoj administras senpere la Komitet Badań Naukowych. En la institutoj laboras ĉirkaŭ 2000 scienculoj. La establaĵoj ne donas bazajn studojn por studentoj, sed nur doktoriĝajn kaj habilitiĝajn studadojn.

La centralaj establaĵoj de la PAN kaj la kancelario aŭ la arkivo estas lokataj en Varsovio. Krome ekzistas regionaj sekcioj en Krakovo, Dancigo, Lublin, Katowice, Vroclavo, Lodzo kaj Poznań

Ekzistas sep superaj fakultatoj:

  • Wydział Nauk Społecznych (Socia scienco)
  • Wydział Nauk Biologicznych (Biologiaj sciencoj)
  • Wydział Nauk Matematycznych, Fizycznych i Chemicznych (Matematikaj, fizikaj kaj kemiaj sciencoj)
  • Wydział Nauk Techniczych (Teknikaj sciencoj)
  • Wydział Nauk Rolniczych, Leśnych i Weterynaryjnych (Agraraj, forstaj kaj veterinaraj sciencoj)
  • Wydział Nauk Medycznych (Medicinaj sciencoj)
  • Wydział Nauk o Ziemi i Nauk Górniczych (Geo- kaj minado-sciencoj)

La akademio ankaŭ enhavas la centron por historia studo (Berlino)[1] kaj la sciencan centron de la Pola Scienca Akademio en Vieno.[2]

Konindaj membroj[redakti | redakti fonton]

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Okaze de Zamenhof-Jaro laŭ invito de profesoro Wojciech Chlebda, gvidanto de Lingvistika Komitato de PAN, la 9-an de decembro 2017 d-ino Ilona Koutny prelegis pri Kiel lingvo el provtubo ekvivis? Tipologia aliro al la lingvo Esperanto, "Pola Esperantisto", n-ro 5/2017

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]