O. F. Olden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el O. F. OLDEN)
O. F. Olden
Persona informo
Naskiĝo ne konata, fine de la 19-a jarcento
Morto ne konata, en la 20-a jarcento, ĉiukaze post 1934
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto • pacifisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

O. F. OLDEN estis norvega esperantisto kaj gimnazia rektoro en Stavanger. Konata pacifisto, prezidanto de la Norvega Pacasocio (Norsk Fredsforening, intertempe Norges Fredslag) de 1930, redaktoro de pacifista gazeto. Esperantisto de 1920. Prezidanto de la klubo „La Tagiĝo“ en Stavanger 1922, gvidis en 1923 kurson kaj instruis „per lumbildoj“. Reaktiviĝis 1932, kunaranĝinto de la Cseh-metoda kurso gvidata de la estona esperantisto Henrik Seppik en 1932.

la haveno en la urba centro de Stavanger