Novkonservativismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nov-konservatismo)
Novkonservativismo
politika ideologio
Ekstera politiko de Usono • konservativismo
vdr

Novkonservativismo (neoconservative en la angla, mallonge neocon) estas politika movado kiu aperis en Usono dum la 1960-aj jaroj. Ĝiaj adeptoj influis notinde la politikon de George W Bush por la invado de Irako en 2003[1]. Gravaj novkonservativuloj en la administracio de George W. Bush estis Paul Wolfowitz, Elliott Abrams, Richard Perle kaj Paul Bremer.

Paul Wolfowitz
Paul bremer
Bill Kristol by Gage Skidmore

Michael Harrington, social-demokrato, uzis la anglan vorton neoconservative en 1973 en la magazino Dissent[2]. Frua novkonservativulo, kiun oni konsideras esti la fondinto de tiu ideologio, estas Irving Kristol la patro de William Kristol, eksa trockiisto, fondito de la pensfabriko Project for the new american Century. Alia ideologo de tiu movado estis Norman Podhoretz, redaktoro de la revuo Commentary de 1960 ĝis 1965.

En 1982 Norman Podhoretz nomiĝis novkonservativulo en artikolo de la revuo New York Times Magazine (la dimanĉa eldono de la New York Times) titolita The Neoconservative Anguish over Reagan's Foreign Policy.

La novkonservativa influo evidentiĝis ĉe la doktrino de Reagan kontraŭ komunismo kaj Sovetio, sed apogiĝis per la doktrino de Bush.

Ties plej gravaj revuoj estas Commentary[3][4], magazino fondita de la American Jewish Committee (Usonjuda Komitato) kaj The Weekly Standard. Ekzistas ankaŭ kelkaj pensfabrikoj, kiel American Enterprise Institute (AEI), la Heritage Foundation, JINSA (Jewish Institute for National Security Affairs) kaj la Project for the New American Century (PNAC).

Aliaj landoj[redakti | redakti fonton]

En aliaj landoj, kelkaj venas de la eŭrokomunismo kaj de Gramsci, kiel Yves Roucaute[5], direktoro pri la instituto Gramsci, kaj ankaŭ, la direktoro pri la Hudson Instituto de Vaŝingtono, kaj tiu de la revuo Azure de Jerusalemo, David Hazoni.

Por Norman Podhoretz, la esenco de novkonservativismo estas aserto, ke Usono ludas la rolon de bonfara potenclando.

Laŭ Viktor Pori, "La novkonservativuloj estas novjakobenoj [… Ili] estas ja malbone nomataj. Verdire, ili male estas terure burĝaj revoluciuloj, samkiel la originalaj jakobenoj (…). Resume la novkonservativuloj tute ne estas "konservativuloj"… nek "novaj", nek "malnovaj" (1).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1][rompita ligilo] Kiuj estas la veraj novkuloj ? Sat-esperanto

Referencoj kaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Jeffrey Record. (2010) Wanting War: Why the Bush Administration Invaded Iraq. Potomac Books, Inc., p. 47–50.
  2. Michael Harrington, « The Welfare State and Its Neoconservative Critics », Dissent, vol. 20,‎ fall 1973 Cited in: (en) Maurice Isserman, The Other American: the life of Michael Harrington, New York, PublicAffairs, 2000 (ISBN 978-1-891620-30-0, LCCN 99056654)
  3. Murray Friedman, The neoconservative revolution: Jewish intellectuals and the shaping of public policy (Cambridge University Press, 2005)
  4. Benjamin Balint, Running Commentary: The Contentious Magazine that Transformed the Jewish Left into the Neoconservative Right (PublicAffairs, 2010)
  5. [Yves Roucaute, teoriisto de la nov-konservatismo, filozofo kaj profesoro en la Universitato de Parizo X - Nanterre, prezidento de la Institut Europe libre, membro de la Institut Atlantis aŭ Guy Millière estas voje konsiderataj reprezentantoj de nov-konservatismo en Francio.