Ilio (grekeΊλιο) aŭ Ilion (grekeΊλιον), antaŭa nomo Nea Liosia [Νέα Λιόσια], estas urbo en la historia regiono Atiko, Grekio. Ĝi estas antaŭurbo de Ateno, kaj situas en la administra regiono Atiko kaj la regiona unuo okcidenta Ateno. Tiel ĝi apartenas al la okcidenta parto de la Atena Metropola Areo (grekeΜητροπολιτική Περιοχή της Αθήνας). Laŭ la stato de 2021, en la urbo vivis 84 004 loĝantoj sur areo de 9,45 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 886 loĝantoj/km².