Hendrik Adamson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el H.Adamson)
Hendrik Adamson
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1891 (1891-09-24)
en Kärstna parish
Morto 7-an de marto 1946 (1946-03-07) (54-jaraĝa)
en Tuhalaane parish
Tombo Helme Cemetery
Lingvoj Esperantoestona
Ŝtataneco EstonioSovetunioRusia Imperio
Okupo
Okupo instruistoverkisto • poeto • esperantistopedagogo
vdr

Hendrik ADAMSON (naskiĝis en 24-a de septembro 1891 laŭ la gregoria kalendaro[1] aŭ la 7-an de oktobro 1891 laŭ la julia kalendaro,[2] mortis en 7-a de marto 1946) estis estona popollerneja instruisto, poeto, kaj Esperanto-verkisto.

Li multe verkis en la estona lingvo. Ĉirkaŭ la jaro 1930 Adamson fariĝis esperantisto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Specimeno de manskribo de Adamson

Lia precipa verko estas la originala romano Aŭli, pri la vivo de malgranda knabo. Multaj el liaj poemoj publikiĝis en la revuo Literatura Mondo, Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio, Malgranda Revuo, Norda Prismo kaj en la poem-antologio Dekdu Poetoj aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas la poezion de Adamson tiel:

Citaĵo
 Rezignacio je l' prema sorto diktas al li poemojn korŝirajn en sia simpleco. Legu la vesperkanton! Nenio povus pli koncize kaj efekte sentigi la senesperecon de homvivo, ol tiu ĉi tradente zumata kanzono kun sia bohema facileco. Pri la eternaj homaj maljustaĵoj plendas la poeto kun malespera rezigno, jen kun profeta ektondro, jen kun amara ironio. Sed li povas rifuĝi de tiuj amaraj bildoj; al tia rifuĝo ni dankas liajn ampoemojn, kies gamo varias inter milde adora voĉkareso kaj la blanka ardo de erotiko solviĝanta en ĝojalarma feliĉo. Kaj jen lia rifuĝo al la naturo. En liaj naturbildoj magie susuras, trilas, zumas la plej sonoraj sonimitoj, la tuta riĉa eblo de la lingvo. Vere oni povas diri, ke ĉi tie la lingvo jam estas ne nur instrumento, sed ankaŭ la temo mem. Li preskaŭ ebriiĝas de la esprimpovo de l' lingvo kaj plezuras pri ĝi kvazaŭ diboĉe. kaj se lia ironiemo enmiksas ĝin ankaŭ ĉi tie, el tio rezultas io tute speciale groteska "aŭtunamburoj", ia frapante interesa grimaco. 

En 1961 (1962) aperis samizdata poemaro Hejmlando.
En 1967 aperis lia poemaro Vesperkanto ĉe la eldonejo de J. Régulo.

Libroj kun versoj[redakti | redakti fonton]

Auli, 1934.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Vesperkanto

Citaĵo
 Nia brava Juan Régulo prezentas al ni sian 59-an volumon! Ĝuinda kolekto de nelongaj, koncizaj poemoj en flua, klara, korekta lingvo sen preseraroj. El tiuj poemoj, multaj havas sentencan kernono. Nenie la aŭtoro tordis la gramatikon nek la stilon pro la poezibezono; kontraŭe, poemoj kiel Melkantino, p 28, sonas tiel nature, kvazaŭ la vortoj estus faritaj por ĝi. Aifoje la versoj estas spontanaj, kiel Nokturno, p 74, aŭ ili bele rimas sensi kiel en LUNLUMA, p 71: « Ni infane, man-en-mane ...» « Ombroj sombraj, kvazaŭ tombaj...»

Adamson foj helpas sin per fajnaj rimoj, kiel Alabastroj-astroj, lapo-trabo, buĉis-kuŝis, sukceno-rubeno, k.a. sen granda perdo de l' rima melodio; tamen en la enkonduka poemeto, p 17, kaj sub Noktflugiloj, p 30, ŝokas min la plurfoja ritmo kontraŭ la vortakcento: priĝojo kaj malĝoj'

apud fremda voj;
ĉi-tiun mi imitus
mià liut' ne spitus.
Sed ĉesus la mokrido
mi, malgraŭ malkukces'
estas Prometeido
fajroportanto, jes
ié , mildé , ili, ĉiu.

Ĝuste en la poemo Printempo, p 22, troviĝas la vorto Primavero. Malprave. Aŭ tiu , aŭ tiu-ĉi; sed ne ambaŭ! Aliloke, mankas du silaboj, Blindulo, p 88: Al helo malhela de l' Sun' Li ŝajna tondr()i() nun. 2a trofo) aŭ vortoj ne okupas sian lokon, Cindroj, p. 78: floroj formanĝis la tiam'... tiu ĝin forgesis jam, anstataŭ: tiu forgesis ĝin jam; aŭ unu vorto glitis al supra linio; p30: ĝi esas trairebla (singarde) ( ...) kaj sembra' Mi trovas bonvena la radika uzon de l' prepozicio TRA p. 38: « plafonon traas lumradi» , la esprimon « hihias , hahaas harpio » p 121 kaj « zum-zume » , p. 120. El la ankoraŭ nebulata belo de interjekcioj, Adamson uzas tri: Ah, Hej, Huŝ . Mi gratulas Sron Juan Régulo ĉar lidiskonigis tra la mondo la kortuŝajn sentojn de homo, kiu vidante la rapidan aplprosimiĝon de la Morto, skribis tiel belajn poemojn en nia Lingvo:

Baldaŭ mi ekvojaĝos
al la land' de l' Silent'
kun la papago en kaĝo
kaj sendenta serpent'

 
— SALVADOR GUMA. Boletín n165 (jan 1968)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.