„ ...Akademiano, multjara delegito de UEA en Barcelono kaj peranto en Hispanujo. Li estis jam antaŭ la unua mondmilito la plej elstara figuro de la kataluna Esperanto-movado. Li redaktis la iaman Kataluna Esperantisto, faris paroladojn kaj kursojn, verkis artikolojn, librojn, diskojn pri korekta elparolo, k.t.p. Kiel filologo li fariĝis unue el la plej spertaj eminentuloj de la renaskiĝinta kataluna lingvo en kiu li verkis romanojn kaj aliajn librojn. ”
Pri Esperanta resumo de la stenologio kaj stenografio
„ Kiel indikas la titolo, tiu libreto estas esperanta resumo de pli grava verko de la aŭtoro.
Prof. Dalmaŭ, kun la intenco trovi internacian stenografion, studis la origine nacilingvajn stenografiojn kaj fine ekvidis sistemon kies stenografiajoj respondas
al intemacia fonetiko.
La dua parto, Stenografio, enhavas regulojn por praktika aplikado de la stenoj.
Fine, la verkisto invitas la legantojn fari sugestojn kaj kunlabori pri scienca stenografio. ”
„ Por tiuj kiuj kapablas kompreni katalunan lingvon, ĉi tiu libreto de nia elstara akademiano estas vera trezoro. En tre bela kaj preciza lingvo, Dalmau, vera poligloto kaj elstara lingvokomparanto, eksponas siajn opiniojn pri malracieco de naturaj lingvoj kaj pruvas, tre trafe, ke neniu el ili povas pretendi la regadon de la internaciaj rilatoj. Nur Esperanto rajtas esti tia, kaj la pledado de la aŭtoro estas, ne nur konvinka por la ĝenerala publiko, sed, plezuriga por ni, esperantistoj, ĉar li, per polurita kaj belstila kataluna lingvo, komprenigas tion al ĉiuj. Nia didaktika amiko sukcesas tiel per belaj paroladoj kiel per trafaj libroj, en la defendo de Esperanto.
Ĉiokaze, la multenombraj legantoj de la librokolekto «[[Panorama actual de les
idees]]» havos ekzaktan opinion pri la afero kiun ili alprenos en «Aclariments linguistics», nova pledado por Esperanto de nia laŭdinda amiko Dalmau.
La antaŭparolo de F. Canyameres estas inda alirejo al la valora verketo kiun ni rekomendas, varme, al ĉiuj kiuj kapablas kompreni la lingvon de Verdaguer. ”
Jordi Solé i Camardons. Poliglotisme i raó. El discurs ecoidiomàtic de Delfí Dalmau. Pagès Editors, Lleida, 1998. (Eseo pri Delfí Dalmau kiel pioniro de sociolingvistiko)