Sándor Bakó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el BAKÓ Sándor)
Sándor Bakó
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1915 (1915-01-01)
en nekonata valoro
Morto 22-an de aprilo 1990 (1990-04-22) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

BAKÓ Sándor (ankaŭ Sandor J. Bako; naskiĝis en1915, mortis en 1990) estis hungara esperantisto, kiu parton de sia vivo travivis en la siberiaj gulagoj. Li estis liberlasita dum la epoko de Ĥruŝĉov, sed post la subpremo de la hungara ribelo en 1956 li fuĝis al Aŭstrujo kaj poste li elmigris Usonon, kie li mortis la 22an de aprilo 1990. Li kelkfoje uzis la pseŭdonimon 'Navratil'.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La dorsosako de panjo Rut' (Sandor J. Bako; Claude Piron - Wien: Pro Esperanto, 1995. - 109 p.)
  • La kisa malsano (Sándor J. Bakó; Claude Piron - Wien: IEM, 2000. - 119 p.)
  • La meteoro (Sándor J. Bakó; Claude Piron. - Wien: IEM; Österreichische Nationalbibliothek, 2002. - 135 p.)
  • Tiaj ni estas (originalaj kaj kompilitaj rakontoj, Los Angeles, Calif.: AL-BA Libroj, 1965. - 252 p., ilustr.)
  • Behold you and me (short stories translated from the international language Esperanto, Los Angeles, Calif.: AL-BA Books, 1964. - 232 p., ilustr.)

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Tiaj ni estas

Citaĵo
 Animon nature apertan al alies travivaĵoj montras Ia aŭtoron la libro kiu

sub la titolo «Tiaj ni estas» verkis S. J. Bako el la materialo kiun la vivado al li provizis. En la antaŭparolo de la libro jam li skribis, ke ne li sed la vivo mem verkis tiujn rakontojn, sed eĉ se ni akceptas lian aserton ni ne povas pretervidi la lertecon kiun li montris en la re-kreado de personaj karakteroj, situacioj, sentoj kaj reagoj. Ĉiuj rolas sian parton homece, nature, sen verkistaj artifikoj kaj cetere la pleja parto el la rakontoj atingas la koron de la leganto pro la emocio kiun vekas en li la majstra priskribo de la sentimentoj de la roluloj; homoj kiujn la vivo trafis kaj spertigis jen ĝojon, jen malĝojon, sed ĉion vere, profunde, ĝismedole. Rakontoj plejparte trempitaj de tiuj bazaj, fundamentaj, homaj emocioj kaj sentoj, al kiuj tamen reagas ĉiuj homoj.

La aŭtoro kolektis kelkajn el tiuj rakontoj dum restado en militkaptitejo. Tie li ternis ilin parkere por posta transcribo en cementsaka papero. Bedaŭrinde, antaŭ ol reveni en la patrion oni konfiskis la manuskripton. Posta reskribo ankaŭ perdiĝis. Finfine, li sukcesis kompili ilin libroforme kun aldono de aliaj rakontoj, enture 34, kiujn la aŭtoro prezentas nun al la publiko. La prezento estas plaĉa; la lingvo bona; la rakontoj interesaj ĝis alta grado. Nur restas al mi konsili al la leganto rezervi sian ekzempleron ĉe nia Libroservo. Mi ne forgesu diri, ke la libro estas 252 paga kaj estis tradukita en la anglan sub la titolo «Behold You and Me...». 
— N. L . E S C A R T I N. Boletín n150 (jul 1965)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Verkoj de kaj pri Sándor Bakó[rompita ligilo] en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2016-08-02 per la retarkivo Wayback Machine