At-Ta'i aŭ al-Ta'i (932 – 3-a de aŭgusto 1003) (arabeالطائع باللهaṭ-Ṭāʾiʿ bi-llāh) estis abasida kalifo en Bagdado de 974 ĝis 991. Oni konas malmulte pri liaj persona kaj oficiala vivoj. Dum lia kalifado, Sirio estis ŝirita de interluktaj frakcioj — Fatimidoj, Turkoj, kaj Karmatoj; dume la dinastio de Bujidoj disiĝis en partioj kiuj same interluktis. Krome, la Bizanca ImperiestroJohano Cimiskes eniris orienten per venka kampanjo en 975. Post teni la postenon dum deksep jaroj, al-Ta'i estis elpostenigita en 991 fare de la Bujida emiro Baha' al-Daŭla.[1]
↑Hanne, Eric J.. (2007) Putting the Caliph in His Place: Power, Authority, and the Late Abbasid Caliphate. Fairleigh Dickinson Univ Press, p. 55. ISBN 9780838641132.