Al-Walid Bin Talal Al Saud
Al-Walid Bin Talal Al Saud | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de marto 1955 (69-jaraĝa) en Ĝido |
Lingvoj | araba |
Loĝloko | Riado |
Ŝtataneco | Sauda Arabio |
Alma mater | Sirakuza Universitato • kolegio Menlo • lernejo Maksvell pri publikaj aferoj de la Sirakuza Universitato |
Familio | |
Patro | Talal bin Abdulaziz Al Saud |
Patrino | Mona Al Solhا |
Frat(in)oj | Sara bint Talal bin Abdulaziz Al Saud • Abdul-Aziz bin Talal bin Abdul-Aziz Al Saud • Turki bin Talal bin Abdul Aziz Al Saud • Khaled bin Talal bin Abdul Aziz Al Saud |
Edz(in)o | Ameera al-Taweel • Dalal bint Saud Al Saud |
Infanoj | Reem bint al-Waleed bin Talal • Khaled bin Alwaleed bin Talal Al Saud |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto • filantropo • investisto |
Al-Walid Bin Talal Al-Saud (arabe الوليد بن طلال بن عبد العزيز آل سعود, Al-Walid bin Talal bin Abdul Aziz Al Saud aŭ Al-Valíd bin Talál bin Abdul Azíz Al Saud, naskiĝis la 7-an de marto 1955 en Ĝido) estas saudarabia entreprenisto, investisto kaj membro de la Sauda dinastio. Laŭ la Listo de miliarduloj de la usona ekonomia gazeto Forbes, li estas inter la plej riĉaj homoj de la mondo: en 2005 li havis posedon de 23,7 miliardoj da USD kaj laŭ la listo de Forbes estis la 5-a plej riĉa individuoj tutmonde (eksklude de diktatoroj kaj monarkoj[1] ) - kvankam li estas gvida nobelo de la dinastio reganta la landon, la magazino enprenis lin en la liston, ĉar oni konsideris ke li ricevis sian kapidalon ne pro heredo, sed pro entreprenado kaj investado. Tamen en la sekvaj jaroj ekde la jaro 2006 oni decidis tamen ne inkluzivi lin en la listo, kaj tiel li ekzemple mankas en la listo de 2010.[2]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ originala listo de Forbes el 2005 (angle)
- ↑ arkivigo de la listo de Forbes el 2010 (angle, arkivigo de la 1-a de julio 2016)