Aleksandr Logvin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aleksandro Logvin)
Aleksandr Logvin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1902 (1902-11-30)
en Ukrainio
Morto 30-an de novembro 1979 (1979-11-30) (77-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Ukrainio vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Libro de Logvin en la serio "Beletraj kajeroj de Stafeto" (dekstre)

Aleksandr Porfirjeviĉ Logvin (naskiĝis la 23-an de decembro 1903 en Lubnio, Ukrainio, mortis la 21-an de julio 1980 en Moskvo).[1] Li estis laboristo, fervoja konduktoro, relŝaĝisto, kontoristo, metaltornisto, ĵurnalisto.

Li esperantistiĝis en 1923, kaj aperigadis poemojn en Heroldo de Esperanto sub la plumnomo Aleksandro Liljer dum la tridekaj jaroj. Li kunlaboris en esperantlingvaj gazetoj kaj revuoj. Li poste perdis kontakton kun la movado, sed reeniris ĝin en 1959, kaj en 1964 aperis lia poemaro Sur la Vivovojo ĉe Stafeto. Liaj poemoj lastatempe aperis en Paco kaj Der Esperantist.

Unu el liaj verkoj, Sur la Vivovojo, aperis en 1959 en serio "Beletraj Kajeroj" de eldonejo Stafeto. Jen poemeto el tiu libro:

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Jorge Camacho (11 2008). “Pliaj paŝoj sur la vivovojo”, Esperanto (eo) (1219 (11)), p. 232. 

Citaĵo
 Poeto estas estaĵo esence sopiranta aliel koncepti aŭ — kio estas la samo—

vivi en alia, pli luma mondo; ordinare estas homo kies eksteraj vivcirconstancoj draste kolizias kun la ideala, orluma mondbildo zorgege vartata en la kora interno. Aleksandro Logvin estas homo kiun la vivo batis el plej diversaj flankoj do liaj poemoj havas stampon de malĝojo, normala, eterna reago (kial!) de ĉiu sentema homo. Longvin ja ne estas escepto. Li, poeto, la eterna poeto, la sama veama, universala poeto!, prikantas kaj poetece priskribas ĉion ajn. La plej subtilaj vivnuancoj, perceptitaj en ĉiutagaj vivokazaĵoj, kaj fremdaj por la ordinara homo, vekas en li mondon el sentoj, kaskadon el mai— kaj feliĉaj memoraĵoj; bildoj plenaj je subtila parfumo, nepriskribebla emocio. Mirinda alkemiarto de la poeto. La enhavo de la libro ne estas ordigita kronologie sed teme: Momentoj, Scenoj, Omaĝoj, Mesaĝoj, Meditoj kaj Interpretoj (tradukoj), estas kaptitoloj de poemserio) kie la interna riĉo de la aŭtoro disbelas, pompas, ĝojas, kaj malĝojas. Jen peceto pri infanaĝaj rememoroj :

Lerneja bnu’. Ĝojrid infana
Agrablaj saltoj de futbal’
Feliĉa aĝo, diafana,
La plej mirinda vivkristal’!
Kaj pri aktualaj elreviĝoj:
Mi iris hejmen.
Laca.
Senreviĝinta.
Post laboro.
Kun animdoloro

Ĉiam sub tiu duaspekta vivinŝtigo: kareso aŭ vipfrapo de la sorto. Ĉu li antaŭsentas la senelireblon de tiu eterna ciklo? Jen mi tuŝis tiklan temon kiu tamen gravas, sed ni lasu momente ĝin.

La libro, posedinda, meritas pluan komentarion sed spaco mankas. Krom konsili la leganton legi la libron nur restas do al mi gratuli la eldoniston, ĉar tiu ĉi poemlibro, kvindeka eldonita sub la emblemo STAFETO, signas la literaturan Jubileon de Eldonejo kies gravan servon al Esperantujo rekonas ĉiu bona Esperantisto
— N. L . E S C A R T I N. Boletín n150 (jul 1965)

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Naskiĝ- kaj mortodatoj laŭ nekrologo de Nikolaj Danovskij en Internacia Ĵurnalisto, majo-aŭgusto 1983, p. 14-15.