Vikipedio:Ambasadorejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vikipedia Ambasadorejo)
Tiu ĉi artikolo temas pri ambasadoroj en la Esperanta Vikipedio. Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto provizas la eblon komuniki kun aliaj uzantoj en lingvoj aliaj ol Esperanto.

This page is about ambassadors in the Esperanto Wikipedia. Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto provides the possibility to communicate with other users in languages other than Esperanto.

La projekto Vikipedio estas plurlingva, kun aktivaj vikioj en dekoj da lingvo kaj pli pretaj.

La Vikipedia Ambasadorejo konstruatas kiel centra loko por helpiloj pri interlingvaj farindaĵoj — tutprojektaj regulaj kaj programaj decidoj, kiuj tuŝas ĉiujn niajn vikipediistarojn; la daŭra konvertado de la vikioj je la nova vikiprogramo, kaj interlingvaj ligiloj.

Se vi volas helpi, bonvolu starigi similan ambasadorejon ĉe la vialingva vikio kaj interligu ilin, kaj listigu vin kiel Vikipedian Ambasadoron en la malsupra listo.

La retpoŝtlisto[redakti fonton]

La plurlingva retpoŝtlisto Intlwiki-L staras malferma por ĉiulingvaj kaj ĉiunaciaj vikipediistoj. La lingvo ĉefe uzata tie estas la angla, sed ĉiu lingvo bonveniĝas (dulingvaj mesaĝoj tre bonveniĝus!)

Aktualaj diskutoj:

  • Ĉu (kaj kiel) oni traktu kun la elfendita hispana projekto Enceclopedia Libre ([1]) pri reunuigo?
  • Aktuala propono en la angla retpoŝtlisto wikipedia-l (ĉefe por la angla vikipedio, ĉar tiu estas la plej granda projekto): sistemo por certigi la kvaliton. Kelkaj variantoj:
    • aparta projekto, kie homoj elektas bonajn artikolojn el la vikipedio. Tie nur fakuloj decidu pri siaj propraj fakoj.
    • ĉiu homo povu voĉdoni por ĉiu artikolo, la rezulto estu montrita kun la artikolo
    • formiĝu teamoj de kunlaborantoj, kiujn oni povas fidi, kaj oni nur vidu versiojn, kiujn fidata persono redaktis.

Meta-vikio[redakti fonton]

Estas ankaŭ plurlingva privikipedia vikio, la Meta-Vikio.

  • Okaze de la baloto pri nova logobildo montriĝis ke la multlingva vikipedia projekto estas precipe anglalingva. La klarigoj pri la baloto estis tradukitaj nur al la ĉina, franca, germana, hispana kaj Esperanto, la balotilo mem nur al la germana, franca kaj Esperanto. Nur germanlingvanoj voĉdonis per sialingva balotilo, ĉiuj aliaj uzis la anglalingvan. La paĝoj kie estis prezentitaj la proponoj kaj la rezultoj estas nur en la angla. Ekestis debato pri la lingva demokrateco en la vikipedioj: necesus ke ĉiulingvaj vikipediistoj partoprenu en la debatoj kaj ne lasu la anglalingvanojn (denaskajn aŭ ne) ĉion debati kaj decidi. Eble estas la tasko de esperantistaj vikipediistoj iom rilati al ĉiulingvaj vikipedioj por ekestigi veran multlingvan demokration. (sekvinda...)

Ambasadoroj kaj ambasadorejoj[redakti fonton]

Vikipedia ambasadoro de temp' al temp' ĵetu la okulon tra la ambasadorejo kaj la retpoŝtlistoj de la projekto plurlingvaj (Intlwiki-L) kaj unulingvaj (ekz la anglaj Wikipedia-L kaj Wikitech-L, kaj nia Vikipedio-grupo) por farindaĵoj kaj pridecidendaĵoj kiuj tuŝas la reprezentatan komunuman kaj la tutan vikipediistaron.

Se vi bezonas iun ajn helpon vizitante la esperantlingvan Vikipedion, sentu vin libera kontakti iun kiu kapablos helpi vin en via denaska lingvo:
Si vous avez besoin d'aide, sentez-vous libre de contacter une personne qui pourait vous aider dans votre langue maternelle:
If you need any help, feel free to contact someone who will be able to help you in your native language:
Besucher der Wikipedia auf Esperanto können einen der folgenden Benutzer direkt um Hilfe bitten:
Če potrebujete pomoč, se obrnite na koga, ki vam bo lahko pomagal v vašem jeziku:


English
Česky
Dansk
Français
Deutsch
Español
Polski
Русский
Lietuvių
Slovenščina

Aktualaj rimarkindaĵoj[redakti fonton]

ktp.