Saltu al enhavo

Vanča Kljaković

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vanĉa Kljakoviĉ)
Vanča Kljaković
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1930 (1930-03-29)
en Split
Morto 16-an de septembro 2010 (2010-09-16) (80-jaraĝa)
en Vrnik
Tombo Lovrinac Cemetery (en) Traduki, site B1, row U, #55 43° 30′ 42″ Nordo 16° 29′ 32″ Oriento / 43.51155 °N, 16.49236 °O / 43.51155; 16.49236 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj kroata vd
Ŝtataneco Kroatio
Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
aktoro
teatra reĝisoro
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Directing (en) Traduki, kina reĝisorado, aktorado kaj dramo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vanča Kljaković - prononco [VANĉa KLJAkoviĉ] - estis kroata verkisto, dramisto kaj reĝisoro de televidaj filmoj. Li naskiĝis la 29-an de marto 1930 en Split kaj mortis la 16-an de septembro 2010 sur la insuleto Vrnik proksime de la pli granda insulo Korčula en la Adriatika Maro.

Liaj teatraĵoj Hanibalo kaj Vilhelmo la konkeranto en esperantlingva versio estis unuafoje publike prezentitaj kadre de la 48-a UK 1963 en Sofio, Bulgario, fare de aktoroj de la Internacia Arta Teatro: En la teatraĵo Hanibalo sceneje spekteblis Fahro Konjhodzić, Mato Ergović kaj Božena Dermit, kaj en la teatraĵo Vilhelmo la konkeranto Stane Starešinić kaj Silva Fulgosi. La prezentaĵo Hanibalo ripetiĝis kadre de la sekva 49-a UK 1964 en Hago, Nederlando fare de la sama teatra grupo, kvankam nur la aktorino Božena Dermit restis la sama kiel en Sofio, kaj la du virajn rolojn transprenis Fabijan Šavagović kaj Mato Ergović.