„Tur-Strato 4 estas unu el tiuj domegoj en la Viena laborista kvartalo, en kiu dum la nuna senlaborula tempo la mizero atingis sian kulminan punkton. En unu el la kvindekses loĝejoj loĝas Marta Groner, dekokjara knabino, kun siaj gepatroj. Feliĉo ne estas en tiu hejmo. Patro Groner, militviktimo, estas ebriulo kaj en kolerega stato li volas mortbati Martan pro tio, ke ŝi amas Karlon Weber, senlaborulon kaj kunloĝanton de la lu-kazerno. ”