Donecka Popola Respubliko: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Kvankam ĉi tiuj ŝtataj estaĵoj estas rekonitaj de pluraj diktatorecoj, ili estas fakte kontrolataj de Moskvo, kio estas konfirmita de multaj sendependaj esploristoj tutmonde. Etikedoj: Malfarita Vida redakto |
RG72 (diskuto | kontribuoj) Malaprobis la tekstan ŝanĝon (de NachtReisender) kaj restarigis version 7649326 de RG72: opiniojn de fakuloj pri naturo de tiu ŝtato oni povas mencii en speciala sekcio. Jure tio estas parte agnoskita ŝtato, same kiel Kosovo aŭ Tajvano. Etikedo: permana malfaro |
||
Linio 29: | Linio 29: | ||
|de kiu = [[Ukrainio]]}} |
|de kiu = [[Ukrainio]]}} |
||
'''Donecka Popola Respubliko''' ({{lang-ru|Донецкая народная республика}}) estas [[ |
'''Donecka Popola Respubliko''' ({{lang-ru|Донецкая народная республика}}) estas [[Neagnoskita ŝtato|parte agnoskita]] ŝtato<ref>Socor, Vladimir (2016). "Conserved Conflict: Russia's Pattern in Ukraine's East". In Iancu, Niculae; Fortuna, Andrei; Barna, Cristian; Teodor, Mihaela (eds.). Countering Hybrid Threats: Lessons Learned from Ukraine. Washington, DC: IOS Press. pp. 187–192. <nowiki>ISBN 978-1614996507</nowiki>. ({{Angle}})</ref><ref>[https://fortune.com/2022/02/22/putin-russia-interested-ukraine-donetsk-luhansk-regions-lnr-dnr/ Why Putin’s Russia is so interested in Ukraine’s Donetsk and Luhansk region] // Fortune ({{Angle}})</ref> situanta en Donbaso, kiu laŭ internacia juro estas orienta parto de [[Ukrainio]]. Ĝi estas agnoskita de [[Rusio]], [[Sirio]] kaj [[Nord-Koreio]]. |
||
[[Dosiero:Donetsk Oblast (orthographic projection).svg|eta|maldekstra|Situo]] |
[[Dosiero:Donetsk Oblast (orthographic projection).svg|eta|maldekstra|Situo]] |
Kiel registrite je 04:09, 15 jul. 2022
Donecko | |
Donecka Respubliko | |
Донецкая народная республика | |
Doneckaja Narodnaja Respublika | |
Detaloj | Detaloj |
pridisputata teritorio • okupata teritorio de Ukrainio • provinco de Ukrainio • respubliko de Rusio | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Donecko |
Oficiala(j) lingvo(j) | rusa lingvo |
Uzata(j) lingvo(j) | rusa |
Plej ofta(j) religio(j) | ortodoksismo |
Areo | 8 539 km² |
Loĝantaro | 2 332 556 (1-a de januaro 2022) |
Loĝdenso | 237 loĝ./km² |
Loĝantoj | doneckanoj |
Horzono | +2 |
Politiko | |
Ŝtatestro | Denis Puŝilin |
Ĉefministro | Vitalij Ĥocenko |
Sendependiĝo disde Ukrainio | 12-a de majo 2014 |
Ekonomio | |
Valuto | Rusia rublo (RUB) |
Donecka Popola Respubliko (ruse Донецкая народная республика) estas parte agnoskita ŝtato[1][2] situanta en Donbaso, kiu laŭ internacia juro estas orienta parto de Ukrainio. Ĝi estas agnoskita de Rusio, Sirio kaj Nord-Koreio.
Historio
La agado komenciĝis la 7-an de aprilo 2014, kiam separistoj okupis konstruaĵon de provinca administrejo kaj urba konsilantaro en Donecko. Semajnon poste aktivistoj de Donecka Popola Respubliko transprenis kontrolon de pluraj administrejoj en multaj urboj de la Donecka provinco: Mariupol, Horlivka, Makijivka, Slovjansko aŭ Kramatorsko.
La ŝtato aperis post referendumo, okazinta la 11-an de majo 2014.[3] Post la voĉdonado, la ĉefo de la Voĉdona Komitato de la respubliko, Roman Ljagin, deklaris ke 89,7 % da voĉdonintoj subtenas la establon de la nova respubliko.[4] La donecka voĉdona komitato aprobis la rezulton, menciante ke 74,87 % da personoj voĉdonis.[5] Ukrainio kaj okcidentaj nacioj ne agnoskas la rezultojn de la referendumo.[3]
La 16-an de majo 2014 sur postenon de la ĉefministro de la respubliko estis nomumita fare de Plejsupera Konsilio rusia civitano Aleksandr Borodaj.
La 24-an de majo 2014 Donecka Popola Respubliko kaj Luhanska Popola Respubliko subskribis interkonsenton pri kreo de Federacia Respubliko Novorusio.
Batalgrupoj de Donecka Popola Respubliko estas akuzataj pri pluraj militkrimoj dum batalado kontraŭ la ukraina armeo, same akuzata je militkrimoj.
La 17-an de julio 2014 autoritatoj de Donecka Popola Respubliko estis akuzitaj pri pafalterigo de la pasaĝera aviadilo de Malajzia Aerlinio. Konforme al la donitaĵoj de spionagentejoj de Ukrainio kaj Usono la pafalterigo okazis helpe de kontraŭaviada sistemo BUK, priservata de tiel nomataj „verdaj hometoj" (batalantoj en uniformoj sen rangosignoj), poste oni asertis, ke tio estas soldatoj de rusiaj taĉmentoj kaj ankaŭ anoj de la rusia Federacia Sekureca Servo.
En la respubliko ofte okazas homforkaptoj kaj eksterjuĝaj ekzekutoj. En aprilode kiu jaro? batalgrupoj forkondukis en Slovjansko mision de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, kies membroj estis dum kelkaj semajnoj entenataj en la urbo. En Slovjansko oni ankaŭ kaptis kaj murdis plurajn civitanojn de Ukrainio. Sur la teritorio de la rekonkerita urbo oni trovis amasan tombon, kie oni sukcesis identigi korpojn de kvar paroĥanoj de loka ortodoksa preĝejo. Laŭ Sekureca Servo de Ukrainio de aŭgusto 2014, batalgrupoj de Donecka Popola Respubliko detenis kelkcent ostaĝojn.
La 31-an de aŭgusto 2018 ĉefministro de la respubliko Aleksandr Zaĥarĉenko estis morte vundita pro eksplodo en kafejo en Donecko.
La 22-an de februaro 2022 prezidanto de Rusio Vladimir Putin subskribis la ukazon pri agnosko de Donecka Popola Respubliko. Sekvis subskribo de traktatoj pri amikeco, kunlaboro kaj reciproka helpo.
Referencoj
- ↑ Socor, Vladimir (2016). "Conserved Conflict: Russia's Pattern in Ukraine's East". In Iancu, Niculae; Fortuna, Andrei; Barna, Cristian; Teodor, Mihaela (eds.). Countering Hybrid Threats: Lessons Learned from Ukraine. Washington, DC: IOS Press. pp. 187–192. ISBN 978-1614996507. (angle)
- ↑ Why Putin’s Russia is so interested in Ukraine’s Donetsk and Luhansk region // Fortune (angle)
- ↑ 3,0 3,1 Ukraine crisis: Will the Donetsk referendum matter? (angle). BBC. Alirita 2014-05-12.
- ↑ Nearly 90% of Voters Support Independent Donetsk People’s Republic (angle). RIA Novosti. Arkivita el la originalo je 2014-05-22. Alirita 2014-05-12.
- ↑ Referendum results in Donetsk and Lugansk Regions show landslide support for self-rule (angle). Russia Today. Alirita 2014-05-12.
Vidu ankaŭ
- Luhanska Popola Respubliko
- Politika krizo en Krimeo (2014)
- Rusi-ukrainia konflikto
- Novorusio
- Donbaso
Eksteraj ligiloj
- się porwana misja OBWE. Oficerowie są gośćmi w piwnicy mera Słowiańska Homforkaptita misio de OSKE ektroviĝis. La oficiroj estas gastoj en la kelo de la urbestro - laŭ Gazeta Wyborcza