Hotelo Crillon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hotelo Crillon
Hôtel de Crillon
private mansion • hotelo • hotelego
Bazaj datoj
Konstrustilo novklasika arkitekturo vd
Arkitekto Louis-François Trouard • Ange-Jacques Gabriel • Walter-André Destailleur vd
Estiĝo 1758
Malfermo 11-a de marto 1909
Lando Francio vd
Situo 8-a arondismento de Parizo
Situanta sur Placo de la Konkordo • rue Boissy-d'Anglas
Situo
Geografia situo 48° 52′ 2″ N, 2° 19′ 16″ O (mapo)48.867336822822.3211494692623Koordinatoj: 48° 52′ 2″ N, 2° 19′ 16″ O (mapo)
Hotelo Crillon (Parizo)
Hotelo Crillon (Parizo)
DEC
Hotelo Crillon
Hotelo Crillon
Situo de Hotelo Crillon
Map
Hotelo Crillon
Posedata de Groupe du Louvre • Mutaib bin Abdullah vd
Retejo https://www.rosewoodhotels.com/en/hotel-de-crillon
vdr

La hotelo Crillon (franclingve hôtel Crillon) estas unu el la plej malnovaj kaj luksaj hoteloj de la tuta mondo. Ĝi troviĝas en Parizo sur la placo de la Konkordo, iomete antaŭ la eko de la avenuo de la Elizeaj Kampoj.

La hotelo entenas 103 ĉambrojn, kaj konsistigas unu el la du samaspektaj konstruaĵoj lokitaj je la du flankoj de la rue Royale, starigitaj en 1758 de la arkitekto Louis-François Trouard (pro mendo de Ludoviko la 15-a).

La konstruaĵo devis origine esti oficiala loko, sed rapide fariĝis luksa hotelo. Ĝi estis akirita en 1788 de la grafo de Crillon, nur iomete antaŭ la franca revolucio de 1789. La familio de la grafo reakiris la hotelon post la revolucio kaj konservis ĝin ĝis 1907, kiam la konstruaĵo spertis grandan renovigon far la arkitekto Gabriel-Hippolyte Destailleur.

La hotelo Crillon, maldekstre de la fontano

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj