Sinagogo de Novi Sad
Sinagogo de Novi Sad | |||
---|---|---|---|
sinagogo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Secesio vd | ||
Arkitekto | Lipót Baumhorn vd | ||
Estiĝo | 1909 | ||
Lando | Serbio vd | ||
Situo | Novi Sad | ||
Situanta sur | Jevrejska | ||
Situo | |||
Geografia situo | 45° 15′ 11″ N, 19° 50′ 27″ O (mapo)45.25313319.84071Koordinatoj: 45° 15′ 11″ N, 19° 50′ 27″ O (mapo) | ||
| |||
La Sinagogo de Novi Sad, serbe Новосадска синагога [Novosadska sinagoga] estas grava konstruaĵo de la urbo. Ĝi situas en en Serbio, en Vojvodino, en ties ĉefurbo Novi Sad.
Historio[redakti | redakti fonton]
La judoj konstruis la nun videblan sinagogon en tiam hungara urbo Újvidék inter 1905-1909, sed ankaŭ pli frue ili havis 4 sinagogojn en la urbo. En tiu ĉi loko same estis sinagogo, kiun oni konstruis en 1826. La nuna konstruaĵo estis projekciita fare de hungara arkitekto Lipót Baumhorn, kiu jam faris similajn konstruaĵojn en Hungara reĝlando. Dum la 2-a mondmilito Hungario reokupis la urbon de Jugoslavio. Malĝoja ĉapitro en la historio de la sinagogo estas tio, kiam judoj estis malliberigitaj tie antaŭ esti deportitaj al koncentrejoj. Ili grandparte pereis, granda parto el la postvivantoj elmigris al Israelo. En 1991 Serbio deklaris la sinagogon historia monumento. Hodiaŭ en la sinagogo okazas plej ofte koncertoj.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo estas integrita laŭ la strato kaj ĝi estas parto de pli granda komplekso: apude estas judaj lernejo kaj ofico de juda komunumo. En la lernejo nuntempe lernas baletistoj. La sinagogo miksas plurajn stilojn kaj tre rememorigas la imponan sinagogon en Szeged. Ĉe la enirejo estas skribita "por mia domo estos nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj".
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- angla kaj germana Vikipedioj