Saltu al enhavo

Sanahcat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sanahcat (komunumo))
Sanahcat
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97587
Kodo laŭ INEGI 31 064
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 526
Loĝdenso 65 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 45′ N, 89° 13′ U (mapo)20.758333333333-89.216666666667 [+]
Alto 16 m
Areo 54,9 km² (5 490 ha)
Horzono UTC -6
Sanahcat (Jukatanio)
Sanahcat (Jukatanio)
DEC
Situo de Sanahcat
Sanahcat (Meksiko)
Sanahcat (Meksiko)
DEC
Situo de Sanahcat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sanahcat Municipality [+]
vdr

Sanahcat estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Sanahcat. La komunumo estas en la regiono 5 "Centro Sur". "Centro Sur" en la hispana signifas "Centro Sudo", do tiu regiono estas en la sudcentra parto de Yucatán kaj ĝi havas limon kun la regionoj 2, 4 , 6 , 8 kaj 9. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31064.

La situo de la regiono 5 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 1526 loĝantojn. El tiuj estis 730 viroj kaj 796 virinoj. La komunumo havas surfacon de 54,9 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 16 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 74 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 24,7 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 980 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 793 scipovis legi kaj skribi kaj 187 personoj estis analfabetoj. Do 19,08% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 1452 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 937 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 64,5% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]