Patro nia
El Vikipedio
Patro nia (latine Pater Noster), ankaŭ konata kiel Sinjorpreĝo, estas la preĝo, kiun instruis Jesuo Kristo laŭ Mat 6:9-13 kaj Luk 11:2-4, en la Nova Testamento de Biblio. Ĝi estas la plej grava preĝo por la kristanoj kaj eble la plej konata de kristanismo.
Enhavo |
[redaktu] Patro nia en Esperanto
Patro nia estis la unua kompleta teksto aperinta en Esperanto, en la paĝo 19-a de la Unua Libro, de L. L. Zamenhof, kiel jene:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sankta estu Via nomo,
venu reĝeco Via,
estu volo Via,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ
kaj pardonu al ni ŝuldojn niajn
kiel ni ankaŭ pardonas al niaj ŝuldantoj;
ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malvera,
ĉar Via estas la regado, la forto kaj la gloro eterne.
Amen!
Tamen ekzistas aliaj versioj en Esperanto, pro diversaj tradukoj de Biblio kaj adaptoj al Esperanto de nacilingvaj versioj.
[redaktu] Alia versio de la Sinjorpreĝo en Esperanto
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Sanktigita estu Via nomo.
Venu Via regno,
plenumiĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
[redaktu] Patro nia en aliaj lingvoj
La Sinjorpreĝo havas originalan version en la greka, tamen la Katolika Eklezio, pro oficiala uzo de la latina lingvo, igis pli fama la latina versio.
[redaktu] Patro nia en Latino
sanctificetur nomen tuum.
Adveniat regnum tuum.
Fiat voluntas tua,
sicut in caelo, et in terra.
Panem nostrum quotidianum da nobis hodie.
Et dimitte nobis debita nostra,
sicut et nos dimittimus debitoribus nostris.
Et ne nos inducas in tentationem,
sed libera nos a malo.
(Quia tuum est regnum et potestas
et gloria in saecula.)
Amen.
[redaktu] Patro nia en Antikva greka lingvo
ἁγιασθήτω τὸ ὄνομά σου·
ἐλθέτω ἡ βασιλεία σου·
γεννηθήτω τὸ θέλημά σου,
ὡς ἐν οὐρανῷ καὶ ἐπὶ τῆς γῆς·
τὸν ἄρτον ἡμῶν τὸν ἐπιούσιον δὸς ἡμῖν σήμερον·
καὶ ἄφες ἡμῖν τὰ ὀφειλήματα ἡμῶν,
ὡς καὶ ἡμεῖς ἀφίεμεν τοῖς ὀφειλέταις ἡμῶν·
καὶ μὴ εἰσενέγκῃς ἡμᾶς εἰς πειρασμόν,
ἀλλὰ ῥῦσαι ἡμᾶς ἀπὸ τοῦ πονηροῦ.
(ὅτι σοῦ ἐστιν ἡ βασιλεία καὶ ἡ δύναμις καὶ ἡ δόξα εἰς τοὺς αἰῶνας·)
ἀμήν.
[redaktu] Kial "Patro nia" aperas en lingvaj specimenoj
"Patro nia" aperas en multaj el la vikipediaj paĝoj pri lingvoj laŭ tradicio el kompara lingvoscienco. "Patro nia" estis elektita de eŭropaj lingvosciencistoj por specimenoj ĉar:
- ili estis kristanoj kaj konis parkere la tekston
- en pluraj lingvoj, Biblio estis la ĉefa (eĉ la ununura) libro zorge eldonita kaj akirebla al ili. Tio okazis, ekzemple, pri la gota lingvo. La nuraj longaj tekstoj restantaj estas partoj el la biblia traduko de episkopo Ulfilas. La gota lingvo estas grava en lingvokomparo kaj studoj pri prahindeŭropa lingvo, ĉar ĝi estas la plej malnova specimeno detala el ĝermana lingvaro.
Pluraj libroj titolitaj Mithridates inkluzivis versiojn de "Patro nia" en dekoj da lingvoj.
Moderne, oni sugestis uzi alian tradukotaĵon anstataŭe:
- Artikolo 1 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, pro sia universaleco kaj neŭtraleco.
- La biblia rakonto pri Babela turo estas pli rakonta, kaj donas pli bonan vidon de komuna uzo de lingvo.
- La legendo pri Norda Vento kaj Suno estas pli rakonta, kaj ne ligita al Kristanismo.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj

