Ordeno de la tre sankta Savanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ordeno de la tre sankta Savinto (latine; Ordo sanctissimi Salvatoris, mallongigo OSsSOSBirg) komence estis duobla ordeno tiel porina kiel pormalina. Ĝin fondis en 1346 sankta Birgita el Svedujo en 1346. Birgita kune kun Katarina de Sieno kaj Edith Stein estis proklamitaj en 1999 fare de Johano Paŭlo la 2-a patroninoj de Eŭropo. Nuntempe membris ĉe ĝi ĉ. 570 fratinoj en la tuta mondo.

Vivkutimoj[redakti | redakti fonton]

La konventoj observas la regulon de Sankta Aŭgusteno. En la tempo de kunaj klostroj 60 monaĥinoj ricevis animzorgadon de 13 pastroj: pro la 12-o de la apostoloj plus Jesuo. La froko de la monaĥinoj estas griza kun nigra vualo sub krono el tri linaj strioj kun kvin ruĝaj punktoj: ili simboligu la kvin stigmatojn de jesuo Kristo. La monaĥoj portas frokon grizan aŭ nigran kun emblemo ordena sur la skapulario.

Ordenaj branĉoj[redakti | redakti fonton]

fratino de la Birgita-ordeno

Ekzistas pluraj branĉoj de tiu ĉi ordeno: de la malnova mezepoka ankoraŭ restis tri memstaraj konventoj: la abatejoj Pax Mariae ĉe Vättern, Maria Refugie en Uden kaj Maria Hart en Weert. La klostro Syon Abbey en Isleworth estis neniigita en 2012. En januaro 2017 trafis la sama sorto la malmultegon da personoj kunvivantaj en Altomünster.[1]

Fondis en 1911 la sveda konvertitino Elisabeth Hesselblad novan branĉon laŭ malnovegaj tradicioj kies kutima ejo troviĝas en Romo apud la preĝejo Santa Brigida.[2][3][4] Ili ofte nomiĝas simple la sveda branĉo. Gravas ankaŭ domo de ili en Bremeno[5] En aprilo Hesselbad estis beatigita.

Krome ekzistas ankoraŭ hispana branĉo de fratinoj el Valadolido (fondiĝo en 1630) kaj komunumo de fratoj en Usono (ekde 1976).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antje Dechert: "Ende einer Tradition – Vatikan schließt Kloster Altomünster." Ĉe: Bayerischer Rundfunk, 7.12.2015
  2. "Birgittenorden, Geschichte"
  3. "Unser Orden"
  4. "S:ta Birgittas abbedi (kloster) med Gästhem"
  5. "Birgittenkloster Bremen"