Ne-profita organizaĵo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Ne-profita organizaĵo (ankaŭ neprofitcela organizaĵosenprofitcela organizaĵo) estas organizaĵo kies ĉefa celo estas subteni kaj antaŭenigi iun aferon, kiu koncernas aŭ la publikon aŭ privata grupo, necelante monprofiton. Oni trovas tiajn grupojn en tre diversaj kampoj, ekz. la artoj, karitataj organizaĵoj, politiko, religio, sporto ktp.

Ne-profitaj grupoj ĝenerale ne funkcias por generi profiton; tamen, ne-profita organizaĵo povas ricevi, reteni kaj disdoni monon kaj aliaj valoraĵoj, kaj ankaŭ etike kaj laŭleĝe komerci, ricevante profiton. Eblas, ke tia organizaĵo povos nur limigite peti kaj uzi tiajn profitojn, laŭ la naciaj leĝoj de ties jurisdikcio; ne-profitajn organizaĵojn do ĝenerale financas mondonacoj de la publiko aŭ de entreprenoj, ofte sen devigo pagi imposton je la donacoj.

Ĉi tiu artikolo pri "Ne-profita organizaĵo" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.