Muzeo de Škoda Auto
Muzeo de Škoda Auto | |||
---|---|---|---|
ŠKODA Muzeum | |||
muzeo de aŭtomobilo | |||
Lando | Ĉeĥio vd | ||
Situo | Mladá Boleslav | ||
Estiĝo | 1995 | ||
Malfermo | 2012 | ||
Koordinatoj | 50° 25′ 8″ N, 14° 54′ 51″ O (mapo)50.4187819414.91412167Koordinatoj: 50° 25′ 8″ N, 14° 54′ 51″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://museum.skoda-auto.cz/ | ||
La Muzeo de Škoda Auto estas muzeo pri historio de la firmao Škoda Auto. Ĝi situas en la ĉeĥa urbo Mladá Boleslav.
En la jaro 1995, la firmao Škoda festis la centjaran jubileon de sia fondo. Ĉe tiu okazaĵo la estraro decidis krei dignan komplekson por memorhistorio de la firmao. En la konstruaĵo de iama malnova metiejo estis enkomponita nova muzeo en loko de vigla civitana vivo, proksime de fervoja kaj aǔtobusa stacidomoj. Vere tio estas modela adaptaĵo de historia objekto kaj interkomuniko de nova kaj malnova arkitekturoj. Same estis ankaŭ emfazita tradicio kaj moderna stilo ĉe konstruaĵo de nova Klienta centro proksime de la muzeo mem.
En la muzeo oni trovas la plej malnovan motorciklon, el la jaro 1899, kaj la unuan aŭtomobilon, fama Voituretta, kun marko Laurin & Klement el la jaro 1905. Unu granda kaj du aliaj salonoj utilas por prestiĝaj kulturaj okazaĵoj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Pri rekonstruo de la muzeo[rompita ligilo]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Teksto disponeblas de Infocentro en Mladá Boleslav al Jindřiška Drahotová por esperantigo kaj enmeto Vikipedien, simile kiel ŝi esperantigis la oficialan retejon de la urbo