Saltu al enhavo

Ludoviko Mimoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Luis Mimo Espinalt)
Lluís Mimó Epinalt
(Ludoviko Mimoo)

Esperantologo, gramatikisto, tradukisto, vortaristo, iniciatinto de la Analiza Skolo
Persona informo
Aliaj nomoj Ludoviko Mimoo
Naskiĝo 1913
en Sabadell
Morto 1986
en Sabadell
Lingvoj Esperantokatalunahispana
Loĝloko Sabadell
Nacieco hispano (kataluno)
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Verkis en Esperanto Perfekteco de la Esperantaj Verboj; Decidaj Argumentoj. Postparolo kaj studo pri la participoj, komplementaj al la verko Perfekteco de la Esperantaj Verboj; Kompleta lernolibro de regula Esperanto;
vdr

Lluís MIMÓ EPINALT (esperantigita kiel Ludoviko Mimoo) naskiĝis 1913, mortis 1-an de majo 1986 en Sabadell, estis kataluna esperantologo, tradukisto, gramatikisto kaj vortaristo.

Mimoo estas konata en Esperantujo precipe kiel iniciatinto de la t.n. Analiza Skolo. Liajn ideojn pri "Fundamentkonforma Esperanto" oni povas ĉerpi el liaj eldonaĵoj pri gramatikaj demandoj kaj liaj respondoj. Liajn rezultojn transprenis kaj evoluigis Rikardo Ŝulco.

Li krome tradukis diversajn poemojn kaj du verkojn de aŭtoroj el la kataluna renesanco je la komenco de la 19-a jarcento. Li estis kunlaboranto por la hispana parto de la Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro en naŭ lingvoj, kiun redaktis Feiko Munniksma (1974). Lia vortaro hispana-Esperanto restis nepublikigita.

Verkoj (elektaĵo)[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Esperanto por la Jaro Du Mil

Citaĵo
 Kiel anticipan gvidon por la legantoj de tiu ĉi libro, jam en ĝiaj unuaj paĝoj la aŭtoro reproduktas, krom la zamenhofa diro, ke «En la lingvo internacia oni devas obei nur la logikon», ankaŭ siajn konatajn devizojn: «Centiara tradicio nek sanktigas, nek sankcias eraron» kaj «Logiko estas la fundamento de la Fundamento de Esperanto».

En la prefaco, kiun li titolas «lanco», Mimó kategorie pledas por logika Esperanto, kun reguloj simplaj, precisai kai senesceptai pri ĉuj gramatikaj partoj, kion li poste resumas en kroma prefaco sub la nomo «ŝildo», jene: «KONCEPTO DE LA ANALIZA SKOLO: Lingvo estas rezonad-afero, ne sankta inspiritaĵo». Ĉi tiu verko enhavanta la tutan tekstaron de lia «Kompleta Lernolibro de regula Esperanto», kun kelkaj necesaj plibonigoj, estas destinita al elito, kiu volas ĝisfunde studi Esperanton, kaj profite kompreni ĝian konsiston, sed pro praktikeco, la libro estas dividita en du partojn, el kiuj la unua permesas gvidi kursojn por komencantoj sub rigore ĝusta bazo, laŭ kiu oni povas instrui la gramatikajn elementojn necesajn por kompreno de la dua parto, kiu evidente ne logos ĉiujn esperantistojn, ĉar ia ne ĉiuj inklinas akiri altgradan lingvo-nivelon. ESPERANTO POR LA JAROJ DU MIL, frukto de pli ol 25-jara sistema esplorado kaj kontrolado, en matura aĝo, fontis el elementa koncepto, ke la sintakso de arta lingvo, kvankam kreita aposteriore el naturaj alilingvaj elementoj, devas esti, laŭ vortoj de Zamenhof, matematike preciza, kun fiksaj, simplaj kaj senesceptaj reguloj, kio por si mem implicas nenian rigidecon, kaj ĝi fariĝis ebla pro la konstanto, milfoje kontrolita, ke en la lingvo ESPERANTO, fundamentita sur 16 tre elementaj reguloj, troviĝas ĉiam imanentaj la mankantaj tute precizaj detalaj reguloj, kaj ke ilin ĉiuokaze povas senvualigi la gramatika logiko kaj la leĝo de analogio, pro kiu ne estas aplikebla, tio, kio ne estas ĝenerale aplikebla. Almenaŭ teorie, se siatempe Zamenhof estus formulinta tiujn ĉi regulojn, en liaj verkoj troviĝus neniu kontaŭdiro neniu sintaksa eraro, kaj ili estus perfekte gvidaj. En ESPERANTO POR LA JAROJ DU MIL Mimó kompilis kaj kompletigis tiujn eltrovitajn regulojn, ja ne ekskluzive de li, kiujn li estis prezentita en siaj antaŭaj verkoj. Ĉi tiu libro enhavas ĉiujn necesajn, tute precizajn, elementojn por perfekta uzo de la nevaria, neŝanĝebla sintakso, kiu konsistigas tras la tempoj, la strukturon, la veran fundamenton de la lingvo, ne evoluanta per koruptoj, kiel la naturaj lingvoj, ĉar tiaokaze ĝi fariĝus, kiel tiuj ne tatiga por internacia kompreniĝado. Ĉi tiu klara, stabiliga koncepto gvidas la tutan libron, kies aperon oni devus konsideri epokfara, ĝojiga evento; sed la progreso ĉiam estas renversa kaj revolucia, kaj ĝi nepre renkontas reagajn rezistojn, eĉ kiam, kiel ĉi-kaze, ĝi signifas nur reveni sur la ĝustan vojon. La aŭtoro submetas ĉi tiun verkon, same kiel la antaŭajn, al la libera kontrolo kaj kritiko de ciuj esperantistoj, sed neniu el tiuj, kiuj havas kontraŭan koncepton provis lingvistike refuti eĉ unu solan el tiaj argumentoj kaj reguloj. Ili preferas trudi silenton kaj eĉ nei, ke en rezonad-rimedo tia, kia estas lingvo, ekzistas logiko. Tiun jus aperintan gramatikon de Luis Mimó Espinalt: ESPERANTO POR LA JAROJ DU MIL, kiu kiel dirite enhavas la tutan tekstaron de lia antaŭa verko: «Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto», altnivele pliriĉiĝas pluraj novaj addonoj kaj eĉ interesaj historiaj faktoj, kun kompletigaj notoj pri la verboj kaj pri aliaj lingvo-partoj, krom ĝisfundaj studoj kaj reguloj pri la komparacio kaj pri la refleksivo.

Resume, studema leganto trovos en ĝi trezorejon da lingvo-klarigaj ekzemploj, plejgrandparte Zamenhofaj, kiuj helpos lin profite kompreni kaj majstri la plej delikatajn nuancojn de la Internacia Lingvo Esperanto. 
— V. Hernandez Llusera. Boletín n269-270 (maj 1985)

Tradukoj (elektaĵo)[redakti | redakti fonton]

Tamen Civilizitaj - Neĝobulo, 1975

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Du Komedioj

Citaĵo
 Jen du titoloj ekvivalentaj al la originalaj "Civilezats tanmateix" (Sin embargo civilizados) kaj "Bola de Neu" (Bola de nieve).

La unua komedio: "Tamen Civilizitaj", temas pri getriopo, kiu devis fronti urĝajn: problemojn, eĉ seksrilatajn, en la izoliteco de Oceania insulo, kiun ili ekloĝis post subakvigo de ŝipo. La dua, "Neĝobulo", estas tre aktuala satiro pri la modernaj "ismoj" en pentrarto kaj pri la bumeranga efiko de la propagando. La tradukinto celis pruvi, ke Esperanto estas uzebla kaj uzenda tute regule, konforme al la tezoj kaj reguloj prezentitaj en lia antaŭa verko "Kompleta Lernolibro de Regula Esperanto", kaj certe el tio rezultis klara kaj simpla stilo, kiun oni povas konsideri modela. Altiras la atenton la vortoj: "sciemo" (curiosidad), "okazajo" (efemérides), "ĝisveno" (llegada), "intersekvaj (sucesivas), "sedo" (objeción) kaj "kunpartumi" (compartir). Fine estas menciinde, ke onin ĝenos malmultaj preseraroj. Krom la jam indikataj en la libro. Mi nur notis "anamiĝi" por "enamiĝi" kaj "per" anstataŭ "por", respektive sur paĝoj 83 kaj 89, kiuj preseraroj enŝoviĝis en la tekston, malgraŭ la sperta mano de la presisto, nia samideano Moreno Medrano, esperantista veterano de Barcelono.

Resume, verko lingve eksterordinare altnivela kun enhavo tre sprita kaj plaĉa. V. Hernández Llusera. Boletín n214 (mar 1976) 

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. tajpitafotokopiita kun 217 paĝoj en kartona kovrilo