Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj • Ĉefministro de Kanado • ano de la Ĉambro de Deputitoj de Kanado • Canadian ambassador to the United States • Leader of the Official Opposition • konsiliano de la Privata Konsilio de Britio • Leader of the Liberal Party of Canada • Chancellor of Carleton University vd
Honorigoj
Honorigoj
Nobel-premio pri paco • Oficiro de la Ordeno de la Brita imperio • Brita Merit-Ordeno • Kompano de la Ordeno de Kanado • honorary doctorate at the Laval University • Victory Medal • Queen Elizabeth II Coronation Medal • honora doktoro de la Universitato de Toronto • Honorary doctor of the University of Oxford • honora doktoro de Universitato Harvard • honorary doctorate from Princeton University • Fellow of the American Academy of Arts and Sciences • Honorary doctor of the University of Ottawa • Kanada Basbala Halo de Famo • honorary doctorate from the McGill University • Canadian Newsmaker of the Year • 1914–15 Star • Herzl Award • Albert B. Corey Prize vd
Lester Bowles PEARSON (23a de Aprilo 1897 – 27a de Decembro 1972) estis kanada fakulo, politikisto, militisto, ĉefministro, kaj diplomato, kiu ricevis la Nobel-premion pri paco en 1957 pro la organizo de la Urĝofortoj de Unuiĝintaj Nacioj por solvi la konfliktan situacion de la Suezkanala krizo. Li estis la 14a ĉefministro de Kanado el 1963 ĝis 1968, kiel estro de du sinsekvaj liberalminoritataj registaroj post la balotoj de 1963 kaj 1965.
Dum la periodo de Pearson kiel ĉefministro, liaj liberalminoritataj registaroj enkondukis universalan sansistemon, la kanadan studentpruntan programon, la kanadan pensionplanon, la Ordenon de Kanado, kaj la Flagon de Kanado. Lia liberalminoritata registaro ankaŭ unuigis la kanadajn armitajn fortojn.[1] Pearson kunvenigis la enton Reĝa Komisiono pri Dulingvismo kaj Multkulturismo, kaj tedis Kanadon ekster la Vjetnama Milito. En 1967, lia registaro aprobis la leĝon Bill C-168, kiu "de facto" abolis la aplikadon de la mortopuno en Kanado limigante ĝin al malmultaj esceptoj, pro kio ĝi neniam estis uzita, kaj kiu finfine estis rekte abolita en 1976. Per tiuj plenumoj, kune kun sia trarompa laboro en la Unuiĝintaj Nacioj kaj en internacia diplomatio, kiu inkludis lian rolon en la finigo de la Sueza Krizo, Pearson estas ĝenerale konsiderata inter la plej influaj kanadanoj de la 20a jarcento kaj estas rangigita inter la plej gravaj kanadaj ĉefministroj.[2][3]
Pearson, Lester B. (1972). Mike: The Memoirs of the Rt. Hon. Lester B. Pearson. 1. University of Toronto Press.
Pearson, Lester B.; Munro, John A.; Inglis, Alexander I. (1973). Mike: The Memoirs of the Rt. Hon. Lester B. Pearson: 1948-1957. 2. University of Toronto Press. rete
Mike: The Memoirs of the Rt. Hon. Lester B. Pearson: 1957-1968 vol 3 rete