Preĝejo Sankta Francisko el Asizo (Szendrő)
preĝejo Sankta Francisko el Asizo | ||
---|---|---|
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Szendrő | |
Geografia situo | 48° 24′ 33″ N, 20° 43′ 34″ O (mapo)48.409067620.7260843Koordinatoj: 48° 24′ 33″ N, 20° 43′ 34″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén | |
diocezo | Eger | |
dekanujo | loke | |
Dato de konsekro | 1759 | |
Statuso | paroĥa preĝejo de 1788 | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | 1635–1638 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
preĝejo Sankta Francisko el Asizo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Szendrő.
Historio[redakti | redakti fonton]
En Szendrő jam funkciis paroĥo-preĝejodum la mezepoko, sed la loĝantoj prenis la kalvinismon en la 16-a jarcento. Pro la tiutempa movado „kontraŭreformacio” en la 1630-aj jaroj franciskanoj konstruis preĝejon kaj abatejon. En 1741 signifa trakonstruo kaj pligrandigo komenciĝis. En 1789 la franciskanoj estis forigitaj. Nepre menciindas, ke spite la tiutempajn militojn la baroka interna parto restis netuŝebla. La orgeno alvenis en 1881, ĝi estis modernigita en 1960.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola en korto. La fasado konsistas preskaŭ meze el turo kun la enirejo. Flanke, sed simetrie estas 2 niĉoj, ene estas videblaj skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Elizabeto de Hungario. Malantaŭ la fasado la navo etendiĝas, kiu finiĝas en kvadrata absido. Ene la ĉefaltaro estas dediĉita nature al Sankta Francisko el Asizo, la flankaj altaroj al Sankta Antonio el Padovo, Sankta Anna, Loreto, Betlehemo, Dolora Patrino, Indulgo. La nun videblaj freskoj estis pentritaj en 1997.
La preĝejo havas kolektaĵon pri libroj, ekzemple libro el 1588.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
-
Flanka parto de la preĝejo -
Flanka parto de la preĝejo (la turo estas kovrita) -
Vido al la ĉefaltaro -
Interno de la preĝejo -
Flanka altaro Betlehemo