Preĝejo Klemento la 1-a (Bük)
Paroĥa kirko Klemento la 1-a | ||
---|---|---|
Kirko Klemento la 1-a en Bük
| ||
Catholic parish church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Bük | |
Geografia situo | 47° 23′ 9″ N, 16° 45′ 9″ O (mapo)47.38592616.752554Koordinatoj: 47° 23′ 9″ N, 16° 45′ 9″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Vas (Hungario) | |
diocezo | Győr | |
dekanujo | Csepreg | |
Dato de konsekro | 1408 | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | romaniko, gotiko, baroko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Kirko Klemento la 1-a estas romkatolika historia monumento en Hungario, en la urbo Bük.
Historio[redakti | redakti fonton]
La preĝejo estis konstruita en la frua 13-a jarcento, sed en la sama jarcento ĝi pligrandiĝis. En 1408 oni konstruis gotikan sakristion, sed tiutempe ankaŭ la sanktejo estis plene trakonstruita. Inter 1595-1673 la luteranoj profitis la kirkon. En tiu periodo la turo estis konstruita en 1658. Inter 1732-1757 la kirko parte barokiĝis. En 1938 la orgeno ekfunkciis. En 1979 nova sakristio konstruiĝis, en la sekva jaro la konstruaĵo estis renovigita.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto. Apude troviĝas skulptaĵo pri Sankta Maria kaj baroka kolono el la 18-a jarcento. La fasado komenciĝas kun kvadrata turo, ĉe la piedo la enirejo estas videbla. Malantaŭ la turo la navo etendiĝas, kiu finiĝas en plurlatera absido. Interne sur la muroj restis fragmentoj de bildoj, la plej malnovaj el la mezepokoj. La ĉefaltara bildo prezentas Klementon.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- kun foto
- kun fotoj
- hungare
- [1][rompita ligilo]
- hungare kun foto