Kapelo Patrineco de Sankta Maria (Miskolc)
Etoso
(Alidirektita el Kapelo de Patrineco de Sankta Maria (Miskolc))
Kapelo de Patrineco de Sankta Maria | ||
---|---|---|
Kapelo de Patrineco de Sankta Maria en Miskolc
| ||
kapelo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Miskolc | |
Geografia situo | 48° 6′ 17″ N, 20° 46′ 40″ O (mapo)48.104655420.7777682Koordinatoj: 48° 6′ 17″ N, 20° 46′ 40″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén | |
diocezo | Eger | |
Dato de konsekro | 1886 | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Kapelo de Patrineco de Sankta Maria estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Miskolc.
Historio[redakti | redakti fonton]
En la 1870-aj jaroj monaĥinejoj alvenis en la urbon, komence ili instruis en lernejo. Por tiu celo oni konstruis kapelon kune kun monaĥinejo en la sekva jardeko helpe de ĉefepiskopo de Eger.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas laŭ la strateto kunigita kun la monaĥejo, tial en la fasado estas videbla la ĉefenirejo, krome korta enirejo. Apud la ĉefenirejo situas po 1 malplenaj niĉoj. Ĉe la unua etaĝo timpano etendiĝas, pli supre malalta turo altiĝas, kies pinto estas duonglobo. Interne la 3 freskoj prezentas naskiĝon de Jesuo, Jesuon havanta 12 jarojn en templo inter pastroj, fine epizodon "Lasu al mi la bebojn".