Saltu al enhavo

Johán Valano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Johán Balano)
Kovrilpaĝo de Ĉu ŝi mortu tra-fike, 1982

Johán VALANO kaj (pli neformale) Johán BALANO estas pseŭdonimoj de Claude Piron. Ili aludas la belgan devenon de Piron: valono el la Moza valo.

Sub tiu nomo aperis lia poemaro "Malmalice" (1978), kaj tuta serio da "Ĉu"-romanoj, kaj lia novelaro Ĉu rakonti novele?[1] (aperinta kiel unua verko en la Serio Stafeto).

En 1982 LF-koop eldonis lian muzikan kasedon "Frandu piron", realigitan helpe de Gianfranco Molle kaj aliaj en Romo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Ĉu rakonti novele?

Citaĵo
 Krim-noveloj. Ĝi estas originale verkita en Esperanto kaj enhavas dekunu krim-rakontojn, kiuj jam aperis en la magazino "Monato" en la jaro 1981, kio jam estas atesto pri ĝia kvalito. La esperanta literaturo ja enhavas ĉiujn diversajn branĉojn de la moderna literaturo kaj tiu ĉi verko atestas pri la branĉo de krim-noveloj. Estas rimarkinde, ke la nomoj de personoj, stratoj kaj geografiaj lokoj havas esperantajn radikojn, kio vere estas originala, ĉar ordinare oni nur esperantigas la nomojn de la diversaj lingvoj. Propra esperanto-literaturo bezonas esperantajn nomojn sendependajn de kiu ajn nacia lingvo, ĉar Esperanto estas universala. 
— Boletín n280 (maj 1987)

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Frandu piron (1982)
    1. Forvojaĝa kanto
    2. La ekzilito
    3. Sur kampo florkovrita
    4. Floro oranĝa
    5. Kial vin turmentas amo?
    6. Ie en la havenkvartalo
    7. Fromaĝo el Edamo
    8. Jen foje juna kavaliro
    9. Turkisaj ringetoj
    10. Venezuelo
    11. Venas verdaj brigadistoj
    12. Balado pri vespera amo
    13. Side sur altejo (Foresto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Eldono de Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno.144 p. Formato 21 x 14,5 cm