Iida Yutaro
(Alidirektita el Iida Yŭtaro)
Iida Yutaro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1866 |
Morto | marto 1909 |
Lingvoj | japana • Esperanto |
Ŝtataneco | Japanio |
Okupo | |
Okupo | pentristo • poligloto • esperantisto |
IIDA Yutaro (japane 飯田 雄太郎 Iida Yūtarō, naskiĝis en 1866, mortis en marto 1909) estis japana pentristo kaj poligloto. Li unue estis volapukisto, kaj poste iĝis esperantisto. Ĝis antaŭ la morto li kompilis japanan-esperantan vortaron, la unua provo en la japana, sed ĝi ne eldoniĝis.