Naturparko Hohe Mark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hohe Mark)
Naturparko Hohe Mark
Naturpark [+]

LandoGermanio
Federacia landoNordrejn-Vestfalio

Supermara alteco55 m ü. NHN [+]
Koordinatoj51° 43′ 10″ N, 6° 55′ 44″ O (mapo)51.71956.92893Koordinatoj: 51° 43′ 10″ N, 6° 55′ 44″ O (mapo) [+]
Akvokolektejo1 977,81 km² (197 781 ha) [+]
Areo1 977,81 km² (197 781 ha) [+]

Estiĝo1963

Naturparko Hohe Mark (Nordrejn-Vestfalio)
Naturparko Hohe Mark (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Naturparko Hohe Mark
Naturparko Hohe Mark

Naturparko Hohe Mark (Germanio)
Naturparko Hohe Mark (Germanio)
DEC
Naturparko Hohe Mark
Naturparko Hohe Mark
Map
Naturparko Hohe Mark

Vikimedia Komunejo:  Naturpark Hohe Mark [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Situo de la naturparko

La Naturparko Hohe Mark (germane Naturpark Hohe Mark) estas la (laŭ areo) plej granda naturparko de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio en Germanio. Ĝi kovras areon de 1 978 kvadratkilometroj, ekestis en 1963. Intertempe (2010-2019) ĝi nomiĝis Naturpark Hohe Mark - Westmünsterland.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La germanlingva vorto "Mark" signifas margraflandomarkio, t.e. limregiono de imperio (ĉi tie la mezepoka germanlingva Sankta Romia Imperio). La adjektivo "alta" al homoj el aliaj regionoj eble ŝajnas troigita, ĉar la plej akta punkto de la montetaro "Hohe Mark" situas ne pli ol 145 metrojn super la marnivelo, sed en pejzaĝo ĉirkaŭe tute malmonta tiu montetaro reliefe tamen impresas kompare "alta". La regiono tamen ampleksas multe pli grandan areon de la okcidenta parto de la historia regiono Monastera Lando ol nur la montetaron; tial ekde la jaro 2010 uzatas la pli ampleksa titolo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La naturparko etendiĝas de la urbo Bocholt kaj Wesel en la okcidento ĝis la urbo Datteln kaj Olfen en la oriento, de Velen en la nordo ĝis Bottrop kaj Oberhausen en la sudo. Ĝi kovras partojn de la regiono Malsupra Rejno ("Niederrhein"), la sudokcidenton de la regiono Monastera Lando kaj la plej nordan parton de la Ruhr-regiono.

Tute aŭ preskaŭ tute en la naturparko situas la urboj kaj neurbaj komunumoj Haltern am See, Heiden, Hunxe (kerna komunumo, sed ne Bruckhausen kaj Bucholtwelmen en la sudokcidento), Raesfeld, Reken (krom minimuma parto en la nordo) kaj Schermbeck.

Aldone nur je parto situas en la naturparko la areoj de la urboj kaj neurbaj komunumoj Borken, Bottrop, Coesfeld (minimuma parto), Datteln, Dinslaken, Dorsten, Dülmen, Hamminkeln, Lüdinghausen, Marl, Oberhausen, Oer-Erkenschwick, Olfen, Rhede Velen kaj Wesel.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]