Gaja lernolibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gaja Lernolibro)
Gaja Lernolibro
Gaja Lernolibro
Kovrilpaĝo de la 2-a eldono (1934)
libro
Aŭtoroj
Aŭtoro Carl Walter
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1932
Loko Berlino
Eldoninto C. Walter
Trajtoj
Paĝoj 118 (1-a eld.)
112 (2-a eld.)
vdr

Gaja Lernolibro de Esperanto por Meminstruado [1] estas libro verkita kaj memeldonita 118-paĝe de Carl Walter en Berlino en la jaro 1933.

Du jarojn poste sekvis dua eldono de Heroldo de Esperanto, 112-paĝa, titolita Gaja Lernolibro de Esperanto por Sininstruo. La verko enhavas 120 bildojn de Peter Thienhaus[2].

Trian eldonon faris eldonejo Mulhouse kun la titolo Esperanto la lingvo internacia, facila por vi en 1960.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ĝi estas nur Esperanta kaj speciale aranĝita por meminstruiĝo; ĝi uzas rektan metodon, celas distri kaj paroligi la lernanton, tial konsistas, sur unu kolono, el 128 amuzaj bildetoj kun demandoj kaj sur dua, el vortoj kaj respondoj. 
— 1933, Georges Stroele, Esperanto, paĝo l81
Citaĵo
 Tre bele prezentita kaj per agrablaj bildoj ilustrita lernolibro. Ĝi bone prizorgas la diversajn punktojn kiuj povus kaŭzi malfacilaĵojn al la komencantoj. Ĝi estas uzebla en ĉiuj landoj, ĉar la naciaj lingvoj estas uzataj nur en la antaŭparolo por montri la direkton sekvotan en la instruado aŭ la lernado. Ni varme rekomendas ĝin kai konsilas ĝian uzadon, ĉar la tekstoj estas g ajaj kaj plifamiigos la venkon pri la unuaj lingvaj malfacilaĵoj en la kursoj. 
— Belga esperantisto n202 (jul-dec 1933)

Kie Esperanto la lingvo internacia, facila por vi (1960)

Citaĵo
 Ĉi tiu elstara lernolibro de Esperanto, verkita de Carl WALTER laŭ la rekta metodo, do, tute en Esperanto, aperis la unuan fojon en 1932, kun la titolo «Gaja lernolibro de Esperanto». La tria eldono aperas, kun nova titolo, sed konservas la ĝeneralajn trajtojn de la du antaŭaj. Ĝi estas vere, valora lernolibro, gaje instruanta per multenombraj kaj trafaj bildoj, kiuj faciligas la alprenon de la lecionoj kaj glatigas la vojon al la komencanto. Gi fariĝis, ja, klasika kaj rekomendinda lernolibro. 
— CIRANO. Boletín n135 (dec 1962)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto
  2. C. Walter, Berlin W 35, Graf Spee-Strasse 24, Germanujo. Preso: Heroldo de Esperanto, Köln a.R. Brüsseler Str. 94, Germanujo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]