Filmo 35mm

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Filmo 35mm kun sonbendoj (simulita bildo)

(Ĉi tiu bildo estas uzpermesita laŭ FDL)

Filmo 35mm estas la baza filmformato uzata en fotografio kaj kinematografio, kaj restas sufiĉe senŝanĝa, de ĝia enkonduko en la fino de la 19-a jarcento. La filmon fotografian oni tranĉas laŭ strio de larĝo de 35 milimetroj, kun truoj laŭ la du randoj ses oble 25.4 mm (unu colo).

Ĉe la norma formato kinematografia, la bildoj havas alton de kvar truoj (19 mm, 0.75 colo) kaj proporcion de proksimume 4:3. En senmova fotografio kaj la kinoformato Vistavision troviĝas horizontala bildo kun longo de ok truoj (38 mm, 0.75 colo), kaj pro tio plej longa proporcio de 3:2 kaj pli detala bildo, ĉar pli da la filmo uziĝas por unu bildo.

La ofta anamorfa vastekrana formato Cinemascope, Panavision ktp uzas la kutiman bildgrandon de kvar truoj, sed anamorfan lenson uzas kaj kamerae kej projekcie por plilarĝigi la horizontalan grandon al proporcio de 2.35. La bildo surfilma aspektas kunpremita horizontale.

Nuntempe oni plej ofte filmas kaj projekcias filmojn per la formato 4-trua, sed oni kaŝas la supran kaj malsupraj striojn de la bildoj por meza proporcio de 1.85 aŭ 1.65. Ĉe televidado, kie oni ne bezonas servi dekmilojn de projekciiloj 35mm, 3-trua formato estas ofte uzata por la proporcio 16:9 de HDTV kaj kvarona ŝparado de filmo.

Kiam oni enkondukis sonon en la kinon, post fiaskitaj provoj kun sondiskoj, cilindroj, ktp, la sonon oni ekregistris optike sur la filmon. Por ĉi tiu sonbendo analoga rezerviĝas mallarĝa strio laŭ la maldekstro de la bildareo, malgrandigante la bildareon. Novaj sonsistemoj ciferecaj ekde la jaroj 1990 estas Dolby Digital, registrata inter la truoj; SDDS, registrata laŭ strioj ĉe la ekstremo ekster la truoj, kaj DTS, kun la sono sur kompakta disko kaj sinkronigilo laŭ strieto inter la bildo kaj la analoga sonbando. Ĉar ĉiu el ili lokiĝas en diversaj pecoj de la filmo, unu filmo povas enhavi ĉiun sonformaton por esti projekciita bonsone en ĉiu kinejo.