El la polvo de la tero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el El la Polvo de la Tero)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
El la Polvo de la Tero
Enkonduko en la grundosciencon
Aŭtoro William Frederick Rolt
Eldonjaro 1967
Urbo La Laguna
Eldoninto Eldonejo Stafeto
Paĝoj 134
vdr

El la Polvo de la Tero estas popolarscienca libro verkita de William Frederick Rolt. La subtitolo estas "Enkonduko en la grundosciencon". Eldonis ĝin Eldonejo Stafeto el La Laguna (Tenerifo) en 1967.

Enhavotabelo[redakti | redakti fonton]

  1. Tero kaj grundo
  2. La grundo
  3. La teksturo de la grundo
  4. Sablo - Ŝlimo - Argilo
  5. La organika parton de la grundo
  6. La origino de la grundo
  7. La bazaj bezonoj de la planto
  8. La akvo de la grundo
  9. Klasifiko de la grundo
  10. Komercaj sterkoj
  11. Grunda ekvilibro
  12. Scienco kaj agrikulturo
  13. La dieto de la homo
  14. Malsata mondo serĉas nutraĵon

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiu ĉi libro, sub la iome misgvida etikedo "beletraj kajeroj", estas popularscienca enkonduko en la grundosciencon, kiel diras la subtitolo. Kaj ĉiun paŝon por pliriĉigi kompetente la neabundan popularsciencan literaturon en nia lingvo ni devas kore bonvenigi.
La stilo ne estas beletra, se tion oni atendas, sed ĝi estas simpla kaj ege populara. Oni povas kritiki ke mankas klarigaj ilustraĵoj. La nemultaj fotoj en la libro ŝajnas hazarde elektitaj - ili havas nemultan aŭ neniun rilaton al la temo. El nacilingvaj lernolibroj kaj popularaj libroj oni facile estus povinta ĉerpi multajn desegnaĵojn kaj fotojn, el kiuj ĉiu per unusola ekvido povus plivastigi kaj precizigi la klarigojn de la teksto. Trafaj ilustraĵoj estas ege gravaj en naturscienca populara verko, ili ne devas manki.
La libro diskutas la diversajn tipojn de grundo, klasifikas ilin, pritraktas ĝian originon, ĝian organikan parton, plue ĝi klarigas la bazajn bezonojn de la plantoj, kaj kiel pritrakti la grundon por sterkado kaj kultivado; ĝi priskribas la gravecon de nutraĵoproduktado kun aparta aludo al la premaj problemoj de nutrado de la rapide kreskanta loĝantaro de la evolulandoj.
Ŝajnas al mi, ke la informoj, kiujn donas la aŭtoro, estas tro ĝeneralaj, nesufiĉe precizaj; liaj pensoj iomete vagas de unu afero al alia, anstataŭ profundiĝi en konkretajn priskribojn de fenomenojprocezoj. Aliflanke, mi povas neniel ekskludi la eblon, ke ekzistas vasta publiko por popularsciencaj verkoj el tiu ĉi malpeza, konversacia formo, kaj mi rekomendas al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la naturo kaj pri agrikulturo studi la libron, eventuale en studrondoj.
Tre laŭdinde estas aldono de grundscienca vortareto, listoj de kemiaj elementoj, rokoj, rokaĵoj kaj mineraloj, ĉiuj kun difinoj. Ankaŭ aldonita bibliografio de naturscienca populara literaturo en Esperanto estas tre utila kaj devus stimuli al studado. Indekso, aliflanke, mankas; ĝi vere kompletigus la libron, kaj neniam indekso devus "malhaviĝi" en tia fakeca libro! 
— 1967, Paul Neergaard, Heroldo de Esperanto
Citaĵo
 Kiel la 63-a volumo de STAFETO aperis bonega libreto de "grundoscienco" de la novzelanda kemiisto, s-ro Rolt. Pri grundo mem 10 ĉapitroj el la tutaj 15 estas uzitaj. En aliaj ĉapitroj la temoj etendigas al plantnutrado, komercaj sterkoj, scienco kaj agrikulturo, kaj manĝaĵoj de l' homo. La fina ĉapitro temas pri "Malsata mondo serĉas manĝaĵojn".
Tial ĉi tiu libro enhavas ja ĝeneralan priskribon de agrikultura kemio de grundo ĝis manĝaĵojn de homaro. Mi dubas ĉu ĉi tiu verko apartenas al "beletraj kajeroj". La priskribo estas science ĝuste, kvankam en la komencaj partoj la aŭtoro ŝajne volis "beletri". Ĝi estas popularscienca kajero.
Al mi ŝajnas, ke por pli bone komprenigi laikajn legantojn, la aŭtoro devis utiligi ilustraĵojn kaj tabelojn, ekzemple por klarigi pri analizo de grundpartikloj per sinsekvaj kribiloj (p. 14) kaj selektanalizo laŭ akvofluo (p. 16), nitrogen- kaj karboncikloj (p. 39, 41), kaj klasifiko de diversaj grundoj (ĉap. 9).
La aldonitaj vortaretoj pri grundoscienco, kemiaj elementoj, rokoj kaj mineraloj estas tre utilaj. Tamen ili fariĝus pli utilaj, se ili montrus koncernajn paĝojn de la teksto, kiam tiaj troviĝas. Ekzemple, sub "humuso" aldonu "vidu paĝon 26".
Sekvas miaj opinioj pri iom da terminoj pri nutroscienco : "dieto" (ĉap. 14) estu "manĝaĵo", "dietoscienco" (p. 83) "nutroscienco", "dietero" (p. 85) "nutraĵo" (tuj sekve kaj multloke alie) "manĝaĵo", "butira, steara acido" (p. 84) "butirata, stearata acido", kaj "faboj" (p. 98) "legumenoj". 
— 1967, Kawamura Sin'itirô, Esperanto
Citaĵo
 Tiu ĉi 63-a volum o sub la marko Stafeto, kiel ĉiu libro pri aparta branĉo de scienco aŭ tekniko, vekas nian atenton al la konsidero, ke mankas en Esperantujo multaj fakaj verkoj per kiuj nia literaturo povu atingi egalan nivelon ol tiuj de la evoluintaj naciaj lingvoj. Ni povas fieri pri niaj belliteraturaĵoj, sed da fakliteraturo, eĉ la plej fundamenta, mankas multo. Kiel diras W. F. Rolt, neniu denaska esperantisto povus ricevi eĉ elementan edukon, utiligante nur Esperanton; do kial miri, kiam ano de “postiĝinta” lando, kies literaturo estas verŝajne malpli ampleksa ol la nia, reĵetas Esperanton, ne pro tio, ke li malaprobas la belajn sentojn kaj ideojn enkorpiĝintajn en ties literaturo, sed ĉar li bezonas krome... informon. Do, malpli ni povus altiri la intereson de fakuloj, pere de niaj fakverkoj. Oni diras, ke lingvo estas grava ne nur pro la granda nombro da personoj ĝin parolantaj, sed ankaŭ pro la kulturaj valoraĵoj kreitaj en ĝi. Tio estas vero ankaŭ por la internacia lingvo kies celo estas konkeri la mondon. Fakte, ni jam havas valorajn verkojn, sed ne sufiĉe; eble pro tio, ke la esp-toj ne helpas aĉetante ilin grandkvante, por ke oni povu ilin eldoni multe pli ofte. Tiurilate ni devas danki la aŭtoron kaj Stafeton kiuj metis novan brikon en nian mankantan fakliteraturon.

La grundo, tiu supra tavolo de la Tero, estas ja vere aktuala temo, ĉar krom el la maro, el ĝi ni dependas ankoraŭ por nia vivsubteno. Oni jam ne povas kultivi kampojn kiel niaj praavoj. Por intensa kultivado estas necese ke la konsisto de la grundo estu, laŭeble, la plej taŭga, sam e kiel la sterkado, kvanto da akvo, ktp. La nuna neta areo taŭga por kreskigi plantojn estas nur 10 procentoj de la tuta surfaco de nia planedo, kaj ties loĝantaro plinombrigas rapide kaj senĉese. Laŭ la Organizo pri Nutraĵo kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (F.A.O.), la mondo nombris du mil milionojn da personoj en la jaro 1937, tri mil milionojn en la jaro 1960, kaj la nombro atingota en la jaro 2000 estas taksita kiel iom pli ol ses mil milionoj. En la nuntempa mondo la plimulto da homoj vivas misnutrataj aŭ subnutrataj, kaj la faktoro malpermesanta pli grandan produktadon de nutraĵoj fakte estas... manko de civilizo. La grundo provizas ĉiaspecan m aterialon uzatan por konstruado de domoj, mebloj, fabrikado de vestoj, libroj kaj aliaj, sed la ĉefa celo de la agrikulturo estas provizi nutraĵon por homoj kaj bestoj.

“El la polvo de la Tero" estas tre interesa, kun dokumentita riĉa enhavo kaj fluida lingvo. Mi nur aldonu ke, kiel kutime en ĉiu volumo eldonita de Prof. Régulo Pérez, ĝi ne havas preserarojn. 
— J. Devis. Boletín n176 (nov 1969)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]