Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el EVPN)
Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj
Aŭtoro André Cherpillod
Eldonjaro 2005
Urbo Roterdamo
Eldoninto UEA
Paĝoj 227
ISBN 92 9017 089 1
vdr

Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj, mallongigite EVPN, estas etimologia vortaro aparte fokusanta pri propraj nomoj. Ĝi estis verkita de André Cherpillod kaj eldonita de UEA en 2005. Iusence ĝi kompletigas la verkaĵon Konciza Etimologia Vortaro de la sama aŭtoro, kiu aperis en unua eldono du jarojn pli frue, en 2003.

La koncepton de propra nomo la aŭtoro interpretas en plej vasta maniero: temas ne nur pri geografiaj kaj personaj nomoj, sed ankaŭ nomoj de famuloj (Dikenso, Vagnero), kaj konataj esperantistoj (Ĉe, Privat), kaj krome de dinastioj, religioj, famaj konstruaĵoj, monatoj kaj festoj, bildstriaj figuroj, planlingvoj kaj tiel plu. La sumo de ĉiuj kapvortoj estas laŭ la aŭtoro 4 313. Ili aperas en du kategorioj: formoj esperantigitaj laŭ PIV (la plej multaj) kaj kursive skribitaj neasimilitaj formoj. La ordo estas strikte alfabeta (laŭ radikoj), tamen ne centprocente: ekzemple la ĉefurboj de usonaj ŝtatoj aperas sub la nomo de la respektiva subŝtato: Houston kaj Dallas troviĝas sub Teksaso. La etimoj estas donitaj plej koncize, se iel eble en unu linio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]