Duonduto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Duontono)

Duonduto (foje nomita duontono) estas vorto por muzika intervalo, do por la distanco inter du tonoj. Ĝi estas duono de plenduto, kio siavice estas sesono de egalŝtupa okto, la plena distanco de muzika gamo. Duontono mem do estas dekduono de okto, t.e. 100 cendoj en egalŝtupa agordo.

En diatonaj gamoj - ekzemple en la modaloj maĵora kaj minora - nur ekzistas intervaloj en grandeco de duondutoj kaj plendutoj, tial ke ekestis la sinonimoj duontono = eta duto kaj plentono = granda duto.

Dekdugrada gamo nur el duondutoj nomiĝas kromata gamo.

Aŭdaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Duondutoj en puraj agordoj[redakti | redakti fonton]

Intervaloj Frekvencproporcio en cendo Ekzemploj
granda duto 9:8 204 cendoj C-D aŭ F-G
eta duto 10:9 182 cendoj D-E aŭ G-A
diatona duonduto 16:15 112 cendoj E-F aŭ C-D♭
granda kromata duto 135:128 92 cendoj C-C♯
eta kromata duto 25:24 71 cendoj E♭-E

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

muzikaj intervaloj
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8)
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto