Nia Damo de Baŭno
Nia Damo de Baŭno | |||
---|---|---|---|
Romanika navo
| |||
kristana preĝejo | |||
Loko | |||
Ŝtato | Francio | ||
Municipo | Beaune | ||
Geografia situo | 47° 1′ 27″ N, 4° 50′ 12″ O (mapo)47.02434.83665Koordinatoj: 47° 1′ 27″ N, 4° 50′ 12″ O (mapo) | ||
Bazaj informoj | |||
Religio | kristanismo | ||
Rito | romkatolika eklezio | ||
diocezo | diĵona ĉefdiocezo | ||
Arkitektura priskribo | |||
Konstrustilo | Romanika | ||
Konstruado | 12-a kaj 13-a jarcento | ||
Specifo | |||
Enhaveco | 1 000 homoj | ||
Konstrumaterialo | ŝtona | ||
Mapo | |||
Ligiloj | |||
Vikimedia Komunejo | Komunejo pri Nia Damo de Baŭno | ||
Oficiala paĝaro | http://www.paroisse-beaune.org/ | ||
Nia Damo de Baŭno (france Notre-Dame de Beaune) estas romanika baziliko en Baŭno en Burgonjo (Francujo). La ĥorejo estas partie gotika kaj ankaŭ la portala antaŭhalo. La sonorilejo estas renesanca.
Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]
Nia Damo estas granda preĝejo kun tuta longo de 65 metroj (sen la antaŭ portalo). La meznavo atingas alton de 18,50 metroj kaj larĝo de 7 metroj. Estas ses naveroj. La volboalto en la ĥorejo estas 26 metroj. Ĝi havas transversan navon, ĥorĉirkaŭirejo kun absidokapelaro. Super la navokruciĝo estas kupolo apogita sur volbaj pontetoj[N 1]. Murskemo de la laŭlonga navo estas trietaĝa kiel la preĝejo Cluny III de la abatejo de Klunizo.
Ekipaĵo[redakti | redakti fonton]
Vitraloj[redakti | redakti fonton]
La vitralo de sankta Francisko de Sales kun Jeanne de Chantal en la Hospicoj de Bono estas farita de Émile Thibaut kaj datiĝas ĉirkaŭ de 1865.[1].
Ĥorejseĝaro kaj predikejo[redakti | redakti fonton]
La ligna ĥorejseĝaro enhavas 30 seĝojn.
La predikejo datiĝas el la 17-a jarcento kaj devenas de la karmela monaĥejo[2].
Pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
Oni vidas pentraĵon, kiu devenas de la minima monaĥejo, farita de Guillaume Perrier en 1635. Ĝi montras sanktan Francisko de Paola[3] kaj Ana de Bretonio kaj sube ŝia edzo Ludoviko la 12-a[N 2].
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Volbaj pontetoj : tiuj volbaj pontetoj ebligis ligon de kvar-angula strukturo al ok-angula strukturo.
- ↑ Laŭ Joseph Delissey la reĝo estas Ludoviko la 13-a kaj la reĝino Anna de Aŭstrio.