Blazono de Peruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blazono de Perua Respubliko)
Blazono de Peruo
Oficiala versio de la blazono de Peruo
Oficiala versio de la blazono de Peruo
Uzata ekde: la 25-an de februaro 1825
vdr

La blazono de Peruo enkondukiĝis la 25-an de februaro 1825.

La blazonŝildo estas dividita al du supraj kaj unu suba partoj:

  • La supra maldekstra parto montras brunan vikunon sur blua fono - ĝi reprezentu la faŭnon de Peruo.
  • La supra dekstra parto sur heraldike arĝenta (fakte blanka) fono montras verdan kinkonon - ĝi reprezentu la flaŭron de la lando.
  • Kaj la suba parto sur ruĝa fono montras heraldike oran (fakte flavan) kornon de abundo - fono - ĝi reprezentu la landajn mineralojn.

Super la ŝildo ŝvebas laŭrokrono - signo pri honoro de la ŝtato.

Ambaŭflanke de la blazonŝildo videblas po malgranda kaj granda nacia flagoj de Peruo.