Antologio de portugalaj rakontoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antologio de Portugalaj Rakontoj
Antologio de Portugalaj Rakontoj
Antologio de Portugalaj Rakontoj
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1959
Urbo Lisbono
Eldoninto Grupo de Admirantoj de Zamenhof
Paĝoj 223
vdr

Antologio de Portugalaj Rakontoj estas 223-paĝa libro, kompilita de Manuel de Seabra kaj eldonita en Lisbono en 1959 kiel "eldono por memorfesti la centjaron de Zamenhof, fare de grupo de admirantoj de Zamenhof".

Al tiu antologio kontribuis kiel tradukistoj ok portugalaj esperantistoj: Alberto Pedro da Silva, Adolfo Nunes, Carlos Custódio Costa, António de Macedo, Virgílio Campos Portela, Bigotte de Almeida, Luzo Bemaldo kaj Saldanha Carreira.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La libro, kiun ni recenzas ĉi tie, estas ora briko aldonita, do la portugalaj samideanoj, al la tutmonda celebrado de la Zamenhof-jaro.

Por ni, hispanoj, la libro havas specialan intereson, laŭ mia vidpunkto; ĝi donas, al ni, ekzemplon pri kuraĝo por entrepreni eldonadon de libroj, ĉar ni devas konstati ke la esperantaj eblecoj de niaj najbaroj ne estas tiel favoraj kiel la niaj. La libro estas por mi kvazaŭ malkovro de la nuna portugala literaturo. Mi konfesas ke mi ne plene rilatigas kun la beletraj medioj, sed, en revuoj, kiujn mi legis, pri literaturo, mi trovis nek menciojn pri portugalaj verkistoj. Mi pensas pri kio okazas en landoj pli malproksimaj lingve, fizike kaj spirite, kaj komprenas la vortojn de la kompilinto, en la antaŭparolo, kiam li diras ke «kelkaj el la verkistoj elektitaj meritas pli ekspansian esprimilon, ĉar ili estas, fakte, grandaj». «Antologio de portugalaj rakontoj» enhavas 14 rakontojn, verkitajn de 14 malsamaj portugalaj verkistoj, kaj tradukitajn de samideanoj,kiuj bone regas Esperanton. La lingvo estas klara kaj iom situanta ĉe la moderna linio kun akcepto de kelkaj vortoj, kiel olda, femalo, pigra, k. a., el la Suplemento. Malgraŭ la varieco de verkistoj kaj tradukistoj, la stilo estas unueca. Eble mankas en la kompilo aliaj pli optimismaj rakontoj, sed tio ne estas baro por

klasifiki la libron inter tiuj rekomendindaj por esperantaj bibliotekoj. 
— ANGEL PEREZ. Boletín n121 (maj 1960)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]